Amoso la 2-a

faraono de antikva Egiptio

Ĥenemibra Ahmose, Ahmose la 2-a, AmosisAmasis la 2-a kaj en esperanto Amoso la 2-a (570 - 526 a. K.) estis faraono de la dudeksesa egipta dinastio. Kiel sukcedinto de Apries li estis la lasta granda reganto de Egiptio antaŭ la persa konkero. Lia ĉefurbo troviĝis en Sais.

Amoso la 2-a
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Tombo Sais vd
Lingvoj egipta vd
Ŝtataneco Antikva Egiptio vd
Familio
Dinastio Dudeksesa egipta dinastio vd
Edz(in)o Nakhtubasterau • Tentkheta • Ladice vd
Infanoj Nitokris II • Psametiĥo la 3-a • Ahmose vd
Profesio
Okupo ŝtatreprezentanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Amoso la 2-a

Manetono nomis lin Amosis kaj komentis ke li regis 42 jarojn, laŭ Seksto Julio Afrika en la versio de la monaĥo Georgo Sinkelo. Laŭ Eŭzebo de Cezareo, kaj en la sinkela kaj en la armena versioj, li regis 44 jarojn. La plejparto el la informo pri li venas de Herodoto kvankam ĝi povas esti verigita nur parte pro tiuepokaj atestaĵoj.

Amoso ne estis nobeldevena faraono, laŭ la helena historiisto Herodoto. Ribelo de lokaj soldatoj entronigis lin. Ĉi trupoj, reveninte el katastrofa ekspedicio en Kireno, suspektis ke ili estis perfiditaj de la reĝo Apries, kiu regis absolutisme per apogo de pagitaj soldatoj, kaj iliaj kompanoj de Egiptio solidariĝis kun ili.

Amoso sukcesis mildigi la ribelon kaj gvidi ilin, proklamiĝante sin suverenulo de la ribeliĝintoj. Apries, kiu nur povis konfidi je la pagitaj soldatoj, estis venkita kaj malliberigita en la konflikto okazinta en Memfiso; la uzurpinto traktis la kaptiton tre indulgeme, sed fine estis persvadita kaj liveris lin al la amasoj kiuj per strangoliĝo mortigis lin.

Li estis enterigita en sia familia panteono de Sais. Enskribo konfirmas la okazintaĵon pri batalo inter la lokaj trupoj kaj la fremdaj, montrante ke Apries mortis kaj estis honore enterigita en la tria jaro de Amoso.

Kvankam Amoso estis kritikita komence de sia regado pro la nenobela deeno, li scipovis kapti la amikecon de la helena mondo kaj igi ilin aliancitoj de Egiptio kiel neniam antaŭe okazis.