Amparo Poch y Gascón

hispana anarkiisto, pacista, doktoro, kaj aktivulo

Amparo POCH Y GASCÓN (naskiĝis en 1902, mortis en 1968)[1] estis hispana anarkiisto, pacista, doktoro, kaj aktivulo en la jaroj antaŭ kaj dum la Hispana Enlanda Milito. Poch y Gascón naskiĝis en Zaragozo.[2]

Amparo Poch y Gascón
Persona informo
Naskonomo Amparo Poch y Gascón
Aliaj nomoj Doctora de educación sanatario
Naskiĝo 15-an de oktobro 1902 (1902-10-15)
en Zaragozo
Morto 15-an de aprilo 1968 (1968-04-15) (65-jaraĝa)
en Tuluzo
Lingvoj hispana
Loĝloko ZaragozoMadridoNimoTuluzo
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Patro José Poch Segura
Okupo
Okupo kuracisto • aktivulo • ĵurnalisto • sindikatisto • ginekologo • anarkiisto
vdr
Strato de Zaragozo laŭ Poch (foto de 2013).
Kovrilpaĝo de la numero 9 de la revuo "Mujeres Libres" (1938).

Ŝi estis unu el la fondaj membroj de la feminisma organizo Mujeres Libres kaj estis nomumita direktoro de sociala helpo ĉe la Ministerio de Sano kaj Sociala Helpo fare de Federica Montseny.

Ŝi estis respondeca pri la organizado de Mujeres Libres en Barcelona kaj uzis sian registaran sintenon por disvastigi la establadon de la tiel nomitaj liberatorios de prostitución (liberigejoj por prostituinoj, kie prostituinoj povis ricevi sanzorgon, psikoterapion kaj profesian trejnadon kiu ebligis al ili akiri ekonomian sendependon pere de socie akcepteblaj rimedoj).

Ŝi laboris por disvastigi konscion pri la virina sekseco kaj defendis seksan liberon kontraŭ kaj monogamio kaj seksa duobla normigo por viroj kaj virinoj. Malkiel siaj kunfondintoj en Mujeres Libres, nome Lucía Sánchez Saornil kaj Mercedes Comaposada, ŝi estis membro de la reformisma branĉo nome treintista de la CNT antaŭ la milito. Ŝi tenis pli esencisman vidpunkton pri la naturo de virinoj, alvokante al virinoj kiel patrinoj kaj konsiderante patrinecon kiel natural ina stato. Ŝi verkis etende pri la temo de patrineco, helpante anarkiisman alproksimiĝon al infanzorgado.

Doktorino Amparo Poch estas ankaŭ nomo tre bone konata en pacismaj cirkloj. Poch y Gascón estis kunestrino de la Liga Española de Refractarios a la Guerra, hispana grupo de kontraŭantoj al la milito,[3] kun sia kolego, la pacisto José Brocca.[3] Dum la Hispana Enlanda Milito ŝi estis aktiva en la Orden del Olivo (ordeno de la olivarbo), nome hispana branĉo de la internacia organizo kontraŭmilita, helpante al la viktimoj de la milito.[3]

Poch y Gascón mortis en ekzilo en Tuluzo, 1968.[2]

Hispanlingva biografio de Amparo Poch estis verkita de Antonina Rodrigo (vidu Referencojn sube).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Francisco Fernández de Mendiola, Isaac Puente: El médico anarquista Txalaparta, 2007 ISBN 8481364894. (p.124)
  2. 2,0 2,1 Lola Campos, Mujeres aragonesas, Ibercaja, 2001 (p. 167).
  3. 3,0 3,1 3,2 Peter Brock kaj Nigel Young, Pacifism in the Twentieth Century, Syracuse University Press, New York, 1999 ISBN 0-8156-8125-9 (p.96-97)
  • Ackelsberg, Martha A. Free Women of Spain: Anarchism and the Struggle for the Emancipation of Women. Bloomington, IN: Indiana University Press, 1991.
  • Nash, Mary. Defying Male Civilization: Women in the Spanish Civil War. Denver, CO.: Arden Press, 1995.
  • Antonina Rodrigo: Una Mujer Libre: Amparo Poch y Gascón: Médica Anarquista, Flor del Viento Ediciones, 2002, 300 pages.