Amsonia

(Alidirektita el Amsonio)

Amsonio (Amsonia) estas plantgenro el la familio de la Apocinacoj (Apocynaceae). La genro ricevis sian nomon honore al la usona botanikisto Charles Amson.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amsonio

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonaj plantoj Dicotyledones
Ordo: Gentianaloj Gentianales
Familio: Apocinacoj Apocinaceae
Genro: Amsonio Amsonia
Walter
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Karakterizaĵoj redakti

La specioj estas unujarajplurjaraj herbaj plantoj. Ili kreskas starantaj, fariĝas ĝis unu metron altaj kaj ne havas stolonojn. La planto havas laktosukon. La folioj estas alternante starantaj.

La infloreskoj estas tirsoformajcumoformaj. Ili stasras apikale. La floroj estasn bluaj ĝis bluecaj. La sepaloj estas mallarĝe pintaj kaj plej ofte senglandaj. La floroj estas tigaj telerfloroj. La korona tubo estas cilindroforma, plivastiĝas trans la mezo kaj ĉiam estas vila. La koronaj pintoj parte kovras sin unu la aliaj maldekstren. La filamentoj fiksiĝas en la plilarĝigita parto de la korona tubo. La anteroj estas ovoformaj ĝis oblongaj kaj liberaj de la stigmo. La karpeloj estas ligitaj trans la fadenforma pistilo. La ovarioj estas multnombraj. La stigmo havas je la bazo haŭtan apendikson.

La semoj estas cilindroformaj.

Disvastigado redakti

La specioj hejmiĝas en Nordameriko kaj sudorienta Eŭropo.

Sistematiko redakti

La genro estas enordigita ene de la subfamilio Rauvolfioideae [2] .

La genro Asonio konsistas el ĉ. 20 specioj. Sekvas listo de la agnostigitaj specioj [3] . Ĉi tie troviĝas apud la botanikaj mallongigoj de la aŭtoraj nomoj la jaro de la publikado de la unua priskribo:

Uzado redakti

Specioj, kiel Amsonia tabernaemontana estas kultivataj kiel ornamplantoj.

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Genaust, Helmut (1976). Etymologisches Wörterbuch der botanischen Pflanzennamen ISBN 3-7643-0755-2
  2. K. Potgieter, V.A. Albert: Phylogenetic relationships within Apocynaceae s.l. based on trnL intron and trnL-F spacer sequences and propagule characters. Ann. Miss. Bot. Gard. 88, 2001, S. 523-549.
  3. Ŝablono:KewChecklist elŝutita la 27a de marto 2008.
  4. 4,0 4,1 4,2 Flora of Missouri
  5. Flora of China

Eksteraj ligiloj redakti