Amsterdama skolo

konstrustilo en la frua 20-a jarcento

La Amsterdama skolo estas konstrustilo kiu en la frua 20-a jarcento donis formon al grava parto de la novaj kvartaloj de Amsterdamo. La gvidaj arkitektoj de tiu stilo estis Michel de Klerk, Johan van der Mey kaj Piet Kramer.

Amsterdamo: Het schip (La ŝipo)
Groningen: Siebe Jan Bouma elementa lernejo

La ekspresionisme inspirita Amsterdama skolo plukonstruis je la pli sobra stilo de H.P. Berlage. La stilo sin apogis sur la socialistaj principoj kaj estis uzata por la konstuado de ĉiaj konstruaĵoj, inter kiuj domoj kaj apartamentoj. Oni ankaŭ faris stratmeblaron en la stilo de la Amsterdama skolo.

La ĉefa karakterizaĵo estas la amasa uzado de brikoj kaj la apliko de multe da pure dekoraciaj fasado-ornamaĵoj el brikoj aŭ skulptita naturŝtono. Tiaj ornamaĵoj havas apartajn kurbaĵojn, turetojn, figurojn kaj eskalfenestrojn (kun horizontalaj linioj pro kiu ili similis al eskaloj). Ofte la konstruaĵoj havas krutajn, altajn tegmentojn. Kvankam ofte estas sufiĉe grandaj konstruaĵoj, ili ne estas monstraj kolosoj pro la plastikaj fasadoj kaj ludema aranĝaĵo.

Eksteraj ligiloj redakti