Amuleto estas objekto, kiu per supozata magia efiko gardas sian portanton kontraŭ danĝero, malsano, sorĉo ktp.[1] La koncepto amuleto kovras kiun ajn objekton utiligitan por superstiĉo, taksatan “defendilo” kontraŭ malbonaĵoj aŭ danĝeroj aŭ favorantilo de fortuno. Sinonimas en ĝenerala uzo kun amuleto talismano. Laŭ Francisko Azorín amuleto estas Objekto, kiu magie efikas kontraŭ danĝero, malsano, sorĉo. Kaj la etimologio de la termino estus el araba jamalet (portitaĵo), el jamala (porti) kaj de tie la latina amuletum.[2]

Egipta amuleto de Nano-Dio Bes en la kolekto de la Muzeo de la infanoj de Indianapolis.

La amuletoj inkluzivas aŭ ornamiĝas per: gemoj aŭ simplaj ŝtonoj, statuoj, moneroj, ilustraĵoj, orelpendaĵo, ringoj, plantoj, bestoj ktp; ankaŭ frazoj diritaj dum memorindaj okazoj: ekzemple vade retro Satana (el la latina, "retroiru, Satano"), por forigi la diablon aŭ la malbonan sorton. La unuaj amuletoj, uzitaj de praaj ĉasistoj, estis ostaĵoj, dentoj aŭ kornoj, kiuj donis al la posedanto sekurecosenton kaj fidon en sia destino.

Horuso.

La amuletoj vaste varias tempe kaj space; tamen, la religiaj mem objektoj fariĝas amuletoj kiel la kruco por kristanoj[3] aŭ la “okulo” de Horuso laŭ la antikvaj egiptoj. Budhistoj montras pendantaj el la kolo Budhojn. Kelkloke ankaŭ la simboloj de la zodiakaj signoj estas uzataj kiel amuletoj. En Ĉinio oni taksas bonŝancporta talpogrilon enfermita el skatolo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. PIV NPIV Alirita la 31an de decembro 2022.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 13.
  3. Tamen kristanoj ne atribuas la karismon al la objekto, sed tiu ĉi reirigas la sentojn al la Krucumito.