„ En la gilda mondo de la germana maifrua Mezepoko naskiĝis la pikareskaj rakontoj pri la faroj de Til' Strigospegul', pseŭdo-historia vagabondo, mokulo kaj fripono, kiun la ikonografia tradicio prezentas kun strigo (simbolo de saĝeco) en unu mano kaj spegulo (la viv-komedio) en la alia.
La 96 tre mallongaj historietoj, parte originalaj parte apokrifaj, nun aperintaj en Esperanto dank' al la pietato de Richard Schulz, estis kunmetitaj de anonimulo en la 16a jarcento kaj de tiam fariĝis specimeno de popola literaturo.
Verdire, la verko estas interesa por modernulo pli kiel fonto de sociologiaj informoj pri pasinta epoko ol kiel liveranto de literaturaj valoroj. La originala lingvaĵo —kiun la tradukinto perfekte imitas— estas kruda, malrida kaj primitiva. La aventuroj en la plej diversaj urboj de Centr-Europo (Germanio, Pollando, Danlando, Flandrio kaj Italio) de Strigospegul' —jen barbo-skrapulo, jen falsa kuracisto aŭ falsa pastro, jen ŝuist-lernanto, ktp.— estas en si mem ofte trivialaj, malofte spritaj. Strigospegul' ne posedas la earmon de socia ribelulo, kiu utiligas la mokon kiel armilon kontraŭ subpremantoj. Li detruas ĉion ĉirkaŭ si, eĉ se per tio li malutilas al malriĉuloj aŭ al bonfarantoj. Sen paroli pri la skatola (en la kemia senco) aspekto de la malheroo.
Ne, Strigospegul' ne havas la rafinitecon de liaj mezepokaj antaŭloj priskribitaj de Boccaccio, nek de liaj renesancaj Rabelais-aj posteuloj, nek de Lazarillo de Tormes.
Feliĉe, la traduko posedas grandegajn kvalitojn kaj tial jam fariĝis modelo de sia genro. Ĝi kreas arkaikan Esperanton por redoni arkaikan originalon.
La rimedoj tiucele utiligitaj estas morfologiaj, kiel la utiligo de la pronomo "ci", semantikaj, kiel la uzo de "paroli" en la senco de "diri" kaj sintaksaj, ekzemple la ĵonglado per vorto — kaj fraz—ordo. ” |