Engraŭlo

genro de fiŝoj
(Alidirektita el Anĉovo)

Engraŭlo (Engraulis) aŭ anĉovo estas genro de malgrandaj fiŝoj, kiuj manĝas planktonon. Ĝi apartenas al la familio de la engraŭledoj. Engraŭloj vivas en ĉiuj maroj nek tre profundaj, nek tre malvarmaj. La engraŭledoj konsistas el 16 genroj kaj 139 specioj. La inoj metas proksimume 20 000 ovojn en unu jaro. La longeco estas plejofte ne pli ol 15 cm. Ĝi iomete aspektas kiel haringo, kvankam ĝi havas pli malgrandan buŝon kaj mankas al ĝi la kilo je la suba parto de la korpo. Ili vivas en grandaj aroj, sed post la frajado ili disiras.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Anĉovo
Engraulis encrasicolus
Engraulis encrasicolus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Klupeoformaj Clupeiformes
Familio: Engraŭledoj Engraulidae
Genro: Anĉovo Engraulis
Cuvier, 1816
Specioj

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Eksteraj ligiloj redakti