Ana de Bretonio
Ana de Bretonio (naskiĝis la 25-an de januaro 1477 en Nantes; mortis la 9-an de januaro 1514 en Blois) estis dukino de Bretonio kaj reĝino de Francio.
Ana, kiun oni nomis ankaŭ la "reĝineto", estis la nura infano de la duko Francisko la 2-a de Bretonio kaj de ties dua edzino Margareta de Foix. Tiel ŝi estis heredantino de la tiama sendependa duklando Bretonio.
Idoj
redaktiEl la unua edziniĝo al Karlo la 8-a de Francio
- Karl-Orlando, naskiĝis la 10-an de oktobro 1492, mortis la 6-an de decembro 1495
- Karlo, naskiĝis la 8-an de septembro 1496 kaj mortis la 2-an de oktobro 1496
- Francisko, naskiĝis kaj mortis en la jaro 1497
- Ana, naskiĝis kaj mortis en la jaro 1498
El la dua edziniĝo al Ludoviko la 12-a de Francio:
- Claude, naskiĝis la 13-an de oktobro 1499
- Filo kiu mortis tuj post la naskiĝo la 21-an de januaro 1503
- Mortnaskito la 21-an de januaro 1509?
- Renée, naskiĝis en oktobro 1510
- Filo mortnaskita la 21-an de januaro 1513
Eksteraj ligiloj
redakti- genealogie-mittelalter.de
- esperante Ana de Bretonio Arkivigite je 2011-09-19 per la retarkivo Wayback Machine, de Christian Bertin.