Anabazo de Ksenofono

verko de Ksenofono

Anabazo (el la malnova greka lingvo: Ἀνάβασις [anábasis]; "ekspedicio supren") estas la plej fama libro de la antikva greka profesia soldato kaj verkisto Ksenofono. La sep-voluma verko estis kunmetita ĉirkaŭ la jaro 370 a.K., kaj, tradukebla kiel, La Marŝado de la Dek-Miloj, pro la 10 000 Hoplitoj kiu partoprenis la vojaĝon. La rakonto priskribas la afliktojn de grekaj solduloj kaj ilian vojaĝon en la Persan Imperion kaj ilian revenon al Grekio. Tiu rakonto estas la plej konata verko de Ksenofono, kaj "unu el la grandaj aventuroj en la homa historio".

Ἀνάβασις
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ksenofono
Lingvoj
Lingvo antikva greka lingvo
Eldonado
Ĝenro vojaĝlibro • historiografio
Loko de rakonto TrabzonDardanelojArmenioNigra Maro
vdr
La ŝlosila esprimo de la verko estas zalasa, zalasa (la maro, la maro) kiam la ekspedicio alvenas al la maro post penega marŝado.

Ksenofono akompanis la Dek Milojn, granda armeo de grekaj solduloj dungitaj de Ciro la Juna, kiu intencis kapti la tronon de Persio de sia frato Artakserkso la 2-a. Kvankam la miksita armeo de Ciro batalis al taktika venko en la batalo de Kunaksa, en Babilono (401 a.K.), Ciro estis mortigita, igante la agojn de la grekoj negravaj kaj la ekspedicio fiaskis.

Intrigo redakti

La libro komenciĝas kun priskribo de la disvolviĝo de ribelo de Ciro la juna de lia pli maljuna frato Artakserkso la 2-a, Imperiestro de la Persa Imperio. Ciro esas sian karieron kiel Komisaro en Malgranda Azio, kaj decidas ribeli instigante de la malrigido de la centra registaro de la imperio, kiu estis kaŭzita de la malvenko de la persoj en la dua persa invado de Grekio, la Batalo de Plateo kaj la Batalo de Salamino, kaj serio de internaj problemoj en la Imperio mem. Ciro rekrutis grandan armeon kunmetitan de siaj lojaluloj, kiuj funkciis plejparte kiel kavalerio kaj malpeza infanterio, kaj proksimume 13,000 grekaj solduloj - 10,400 Hoplitoj, kaj la resto peltastoj.

Post la morto de Ciro, la grekaj solduloj trovis sin sen dungado, kaj pli malbone, en la koro de fremda kaj malamika lando, batalintaj sur la perdanta flanko. La persoj ne volis riski alian batalon kontraŭ forta kaj bone trejnita forto, do ili elpensis ruzaĵon, la persa regna ĉefo Tisaferno (Τισσαφέρνης) invitis la grekajn armeestrojn por interparoladoj kaj dume kaptis kaj ekzekutis ilin. La persoj esperis ke la grekoj, forlasitaj sen gvidantoj, disiĝos kaj estos facile venkitaj. Anstataŭe, la grekoj elektis novajn komandantojn, unu el kiu estis ksenofono mem, kaj komencis streĉan vojaĝon norden direkte al Nigra Maro. La persoj vidis ke ilia ruzaĵo estis malsukcesa kaj lasis la grekojn memstare. La libro priskribas detale la malfacilaĵojn kiujn ili renkontis, la batalojn kontraŭ malamikaj triboj, kaj la lertaĵojn kiujn ili prenis por venki ilin. La libro finiĝas kun la alveno de la grekoj al sekura marbordo.