La anakardiacoj[2] (latine Anacardiaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo sapindaloj (Sapindales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 80 genrojn kaj 700 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas anakardio[2].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Anakardiacoj
akaĵuarbo (Anacardium occidentale)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: rozedoj Rosidae

malvedoj Malvidae

Ordo: sapindaloj Sapindales
Familio: anakardiacoj Anacardiaceae
R.Br. [1]
anakardio Anacardium
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustracja
Nanercz zachodni

Tiuj plantoj estas unu aŭ duseksaj arboj, arbedoj de la tropika, subtropika klimato kun drupa frukto kaj interĉelaj rezinduktoj.

Taksonomio redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (9 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Gravaj genroj kaj specioj redakti

  • kotino (Cotinus), kies specio Cotinus coggygria) estas falfolia arbedo de karstoj ĉe la mediteraneo kiu donas valorajn tanaĵon, lakon, vakson.
  • mangifero (Mangifera) kun specio
    • mangujo (Mangifera indica) kiu havas la frukton mango. Ĝi estas vaste disvastiĝinta tropika arbo kun karna frukto.
  • pistacio (Pistacia) kun plej konataj specioj:
    • lentisko (Pistacia lentiscus) estas daŭrafolia arbedo aŭ malgranda arbo. rezino el ĝi estas uzata en farmacio en dentista mastiko (mastikarbo)
    • vera pistacio (Pistacia vera) estas falfolia arbo, kies drupaj fruktoj enhavas verdan migdalecan kernon (pistako), uzata por fari frandaĵojn
    • terebintarbo (Pistacia terebinthus)
  • anakardio (Anacardium) kun plej konata specio:
  • sumako (Rhus) estas ornamplantoj en Nordameriko, Orienta Azio

Bildaro redakti

Petunidino redakti

Petunidinopetunidol estas natura organika komponaĵo el la familio de la antocianidinoj. Ĝi estas vegetala pigmento kiu donas la koloron malhelruĝan al la Malva sylvestris, al kelkaj specioj Schinus Molle kaj al certaj florpetaloj. Ĝia nomo devenas el la komenco de la 20-a jarcento kiam ĝi estis identigita en la floro de la petunio, kiam tri aliaj pigmentoj estis same identigitaj kiel cianidino, malvidino kaj la peonidino.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti