Analiza filozofio

(Alidirektita el Analiza Filozofio)

Analiza filozofio estas moderna filozofia tradicio kiu baziĝas sur la lingva analizo de la terminoj uzataj en la filozofio kaj en ĉiutaga parolo. Ĝi estas ĉefe praktikata en la anglalingvaj landoj kaj en Pollando, kvankam ĝi komenciĝis per la verkoj de la germano Gottlob Frege, la aŭstro Ludwig Wittgenstein, kaj la anglo Bertrand Russell. Unu el plej gravaj filozofoj analizaj en Pollando estis ankaŭ Tadeusz Kotarbiński, Alfred Tarski kaj Stanisław Leśniewski. Ĝi kontrastas al la kontinenta filozofio.

Pola filozofo Jan Woleński rigardas en verko "Kierunki i metody filozofii analitycznej" (Direktoj kaj metodoj de analiza filozofio) tiujn fakojn de tiu filozofio:

Filozofio analiza celas esplori plej objektive eĉ partojn de objektoj. Ĝi ne celas krei grandajn ĝeneralajn filozofajn sistemojn sed simple esplori mondon per analizo logika. Pro fenomenoj prezentantaj en la lingvo homo ne povas laŭ filozofio analiza forkuri de esplorado per lingvo. Tial lingvo estas instrumento kaj objekto de tiu filozofio.

Por plia legado redakti

  • Richard Rorty, Philosophy and the Mirror of Nature, 1979
  • Menachem Fisch, Taking the Linguistic Turn Seriously, The European Legacy, Vol. 13, No. 5, pp. 605–622, 2008

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti