Analog Science Fiction and Fact

Analog Science Fiction and Fact estas revuo pri anglalingva sciencfikcio publikigata en Usono ekde la 1930-aj jaroj.

Unua numero de Astounding Stories of Super-Science, datita en januaro 1930. La kovrilarto estas de Hans Waldemar Wessolowski.
La kovro de la Astounding de marto 1933, de Wesso, origine pentrita por ilustri Triplanetary de E.E. Smith.

Origine nomita Astounding Stories of Super-Science, ĝia unua numero estis publikigita en januaro 1930. Post kiam la unua eldonisto bankrotis, la revuo estis vendita al Street & Smith en 1933, kaj baldaŭ iĝis gvidanto en sia kampo. Interalie ĝi publikigis "The Legion of Space" de Jack Williamson kaj "Krepusko" de John Campbell, kiu iĝis la redaktoro de la revuo en 1937.

Tra la jaroj, sekvante la kreskantan konkuradon same kiel la emon de Campbell publikigi pseŭdo-sciencon kaj ligon al la instruo de L. Ron Hubbard (fondinto de Scientology), falis la prestiĝo de la revuo. Tamen, ĝi restas signifa en sia kampo. En 1960 la revuo estis nove nomita al sia nuna nomo. Campbell restis redaktisto ĝis sia morto en 1971.

Hodiaŭ la redaktoro estas Trevor Quachri.

Premio Astounding por elstara nova kreinto redakti

Eldonejo Dell (posedata de Random House) ĉiujare aljuĝas la premion ĉe la Internacia Sciencfikcia Festivalo. Antaŭe la premio estis nomita laŭ la longtempa eldonisto de la ĵurnalo, John Campbell. Sekvante kritikon de la Campbell farita de Janet Ing, premiito en 2019, la nomo de la premio ŝanĝiĝis, nomita laŭ la origina nomo de la revuo. [1]

Eksteraj ligiloj redakti

Piednotoj redakti

  1. פרס קמבל (לשעבר), אוהד מימון, Three Laws, Ten Dimensions.