Analoga
La adjektivo analoga havas plurajn signifojn.
Botaniko redakti
En botaniko nomiĝas analogaj tiaj kreskaĵopartoj en diversaj organismoj, kiuj havas similan formon kaj rolon, sed kiuj povas esti tute ne homologaj (t. e. kies loko en la disvolviĝa kaj struktura skemo de la planto estas la sama). Ekzemple ĉiuj pikiloj estas analogaj, sed ili povas esti homologaj je folioj, dornoj (ĉe rozujoj), je branĉetoj (ĉe prunelarbo), je glumoj, ktp. Inverse, organoj homologaj povas preni en la evoluo de diversaj specioj tute malsamajn aspektojn kaj ludi tute malsamajn rolojn.
Tekniko redakti
En tekniko (Elektrotekniko, Elektroniko k. a.) nomiĝas analoga tia grando, kiu estas esprimata aŭ funkcias pere de kontinue ŝanĝeblaj kvantoj. La malo de analoga estas cifereca.
Analogeco redakti
Analogeco estas parta simileco en la uzmaniero aŭ destino de malsamspecaj aferoj. Komparu kun analogio