Anando (–5-a, –4-a jarcentoj) estis la persona helpanto (aggupaṭṭhāyaka) de la budho Gotamo[1] kaj unu el la dek ĉefaj disĉiploj, el kiuj li estis la plej lerta pri memorado. Multaj el la sutroj de la Tripitako estas atribuitaj al kion li rakontis dum la unua budhisma koncilio pri kion li memoris pri la instruoj de la budho, tial li estas nomita Dhammabhaṇḍāgārika (Kasisto de la instruoj). Anando estis kuzo de la budho Gotamo. Kiam li bikŝuiĝis, la plejaĝa bikŝuo Bellaṭṭhisīsa donis al li la preceptojn kaj fariĝis lia instruisto. Li ankaŭ estis tre influita de la plejaĝulo Purno. Post dudek jarojn en la samgo, la budho elektis lin kiel sian personan helpanton. De tiam, li akompanis la budhon la tutan tempon kaj agis kiel lia peranto. Anando havis gravan rolon en la starigado de la samgo de bikŝuinoj, kiam lia patrino Mahāprajāpatī Gautamī petis al li permeson bikŝuiĝi, kaj li konvinkis la budhon akcepti ŝin. Li estis unu el la lastaj paroli kun la budho Gotamo antaŭ ol li eniris parinirvanon kaj partoprenis la unuan budhisman koncilion. Li atingis arahantecon ĝuste antaŭ la evento, tial li povis partopreni. Ĉar li estis tiu, kiu pasigis pli da tempo apud la budho Gotamo, li recitis kaj konfirmis liajn instruojn, kiuj nun estas en la korbo de la sutroj en la Tripitako. Li instruis ĝis sia morto, 20 jarojn post kiam la budho Gotamo elestingiĝis, kaj transdonis la darmon al la bikŝuoj Śāṇavāsa kaj Madhyāntika, inter aliaj.

Ānanda  (Palio)
La kapo de statuo de la pliaĝulo Anando, Ĉinio ĉ. 550-577
La kapo de statuo de la pliaĝulo Anando, Ĉinio ĉ. 550-577
Titoloj: Videhamuni
Dhammabhaṇḍāgārika
Patrarĥo de la darmo
Thera (Pliaĝulo)
Sanskrite: आनंद (Ānaṃda)
Palie Ānanda
Sinhale ආනන්ද හිමියන් (Ānanda himiyan)
Ĉine: 阿難 (Ānán)
Japane: 阿難 (Anan)
Koree: 아난다 (Ananda)
Tibete: ཀུན་དགའ་བོ། (kun dg’a po)
Taje: พระอานนท์
Informoj
Instruisto: La plejaĝulo Bellaṭṭhisīsa
Disĉiploj: Śāṇavāsa, Madhyāntika kaj aliaj
Filo de: La raĝo Śuklodana aŭ Amitodana kaj la raĝino Mṛgī
Naskiĝo: En Kapilavastuo, la saman tagon kiel la bodisatvo Gotamo
Morto: 20 jarojn post kiam la budho Gotamo forpasis
vdr

Nomo redakti

La vorto ānanda signifas ĝojo kaj en Palio kaj en Sanskrito.[2][3] La komentarioj en Palio eksplikas, ke kiam Anando naskiĝis, siaj familianoj ĝojis pri tio. Tekstoj de la tradicio Mūlasarvāstivāda diras, ke ĉar Anando naskiĝis la saman tagon kiel la budho Gotamo, la tuta urbo ĝojis—tial la nomo.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Witanachchi 1965, p. 529.
  2. Buswell & Lopez 2013, Ānanda.
  3. “Ananda”, Encyclopedia of Psychology and Religion.