Ananko (luno)

(Alidirektita el Ananko (astronomio))

Ananko (jupitera luno XII) estas unu el la eksteraj lunoj de la planedo Jupitero.

Ananko
Proprecoj de la orbito
Granda duonakso 21 280 000 km
Periapsido – Apoapsido 12 567 000 – 29 063 500 km
Discentreco 0,24
Inklinacio rilate ekliptikon 148,89°
Inklinacio rilate planed-ekvatoron 149,9°
Sidera periodo 610,45 d
Meza cirkulrapido 2,367 km/s
Fizikaj proprecoj
Kategorio Satelito de Jupitero
Meza diametro 36 km
Surfaco 2500 km²
Maso 3,0×1016 kg
Meza Denso 2,6 g/cm³
Ekvatora falakcelo je surfaco ekvatoron: 0,010 m/s²
Fuĝrapido 0,017 km/s
Rotacia periodo
Inklinacio de la rotacia akso °
Albedo 0,04
Laŭŝajna lumeco 18,8
Proprecoj de la atmosfero
Temperaturo surfaca
min. – meza – maks.
124 K
Ĉefaj komponantoj
Historio kaj alioj
Malkovrinto S. B. Nicholson]
Malkovrinta dato 28-a de septembro 1951
vdr

Ananke estis malkovrita je la 28-a de septembro 1951 de la astronomo Seth Barnes Nicholson ĉe la observatorio Mount Wilson en Kalifornio.

Ĝi nomiĝis laŭ Ananko, baza diino el la greka mitologio. La nomo oficialiĝis en 1975, antaŭe oni nomis ĝin simple jupitera luno XII, estante la dekdua malkovrita luno de Jupitero.

Ananko estas nomdonanto de grupo de lunoj, kiuj rivoluas ĉirkaŭ Jupitero sur similaj orbitoj. La ananka grupo ampleksas inter ok kaj dek ses lunojn depende de la difino, kaj Ananko estas ĉiukaze ĝia plej granda ano.