Ananko (mitologio)

Laŭ la helena mitologio, Ananko (el la antikva greka Ἀνάγκη Ananke o Αναγκαιη

Ananko
personigoalegorioProtogono
Informoj
Eble sama Necessitas
Sekso ina
Patro Ĥrono
Infanoj Adrasteia
vdr

Anankaie) estis la patrino de la Mojroj kaj la personigo de neevitebleco kaj bezono. Laŭ la romia mitologio ŝi estis nomigita Necessitas (bezono).

Ŝi spruĉis el nenio en la komenco de la tempo, kaj estis senkorpa estaĵo simila al giganta serpento kies brakoj povis ĉirkaŭbraki la tutan universon. Ekde sia apero, Ananko estis interligita kun sia kunulo Ĥrono, la dio de la tempo. Kune ili ĉirkaŭbrakis la Originan Ovon, kaj septis ĝin en tri partoj (Tero, Maro kaj Ĉielo), kreante tiel la nunan universon.

Ananko kaj Ĥrono restas ĉiame interligitaj, kiel destina kaj tempa fortoj kiu reĝas sur la mondo kaj kontrolas la turnadon de la ĉielo kaj la eternan pasadon de la tempo. Tiel, Ananko kaj Ĥrono estas eĉ plej potencaj ol la aliaj dioj, kies destinojn ili reĝas.

Ananko preskaŭ ne havis propran kulton ĝis la naskiĝo de la orfea religio. Tiu tradicio asertis ke ŝiaj gepatroj estis Hidro (la unua oceano) kaj Tesiso (poste nomata Tetiso, kaj patrino ankaŭ de Ĥaoso, Etero, Erebo kaj Faneso).

La grupo de naturaj satelitoj de Jupitero Ananko ricevis sian nomon el ĉi tiu diaĵo.