Anapesto
metrika piedo, konsistanta el du mallongaj (aŭ senakcentaj) silaboj sekvitaj de unu longa (aŭ akcenta) silabo
Anapesto estas trisilaba versero, en kiu post du mallongaj aŭ senakcentaj silaboj sekvas unu longa aŭ akcenta silabo. Oni kutime notas ĝin per ∪ ∪ —. Ekzemploj: "anapest'" (unu anapesto), "Ne riproĉ | u la sor | ton, ho ju | na ani | mo" (kvar anapestoj plus kroma silabo).
Vidu ankaŭ
redaktiBibliografio
redakti- Kalocsay, Kálmán; Waringhien, Gaston; Bernard, Roger 1984 : Parnasa Gvidlibro, reviziita kaj kompletigita de G. Waringhien, kun skizo de Esperanta metriko; la arto poetika, esperanta rimaro, 3-a eld., Edistudio, Pizo, 207 p. ISBN 88-7036-018-0
- Clark, Brendon 1957 : Kien la Poezio?, Rickmansworth, Esperanto Publ. Co., 156 p.