Anapsidoj (Anapsida) estas neformala grupo nomita de Samuel Williston en 1917 por amniuloj al kiuj mankas unu aŭ pliaj malfermaĵoj en kranio (fenestra, aŭ fossae) ĉe la tempioj.[1] Tradicie, Anapsida estas la plej primitiva subklaso de amniuloj, nome la praularo el kiu evoluis kaj Synapsida kaj Diapsida, kio faras anapsidojn parafiletika grupo. Tamen estas dubinda, ke al ĉiuj anapsidoj mankas tempiaj fenestroj kiel pratrajto, kaj ke al ĉiuj grupoj tradicie konsiderataj anapsidoj vere mankas fenestra.

Anapsida kranio de la testudo Caretta caretta (kareto).

Ordoj redakti

  • Captorhinida
  • Parareptilia (superordo)
    • Mesosauria
    • Millerosauria
    • Procolophonomorpha
    • ?Testudines (testudoj)

Referencoj redakti

  1. Pough, F. H. et al. (2002) Vertebrate Life, 6a Eld. Prentice Hall Inc., Upper Saddle River, NJ. ISBN 0-13-041248-1
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Anapsid en la angla Vikipedio.