Anastasija Nikolajevna Romanova
filino de la lasta rusia caro
(Alidirektita el Anastasija Nikolaevna Romanova)
Granddukino Anastasija Nikolajevna Romanova (ruse Великая Княжна Анастасия Николаевна Романова, Velikaya Knjaĵna Anastasija Nikolaevna Romanova, naskiĝis la 5-an de junio[jul.]/ 18-an de junio 1901[greg.], mortis 17-jara la 17-an de julio 1918) estis la plej juna filino de caro Nikolao la 2-a de Rusio, la lasta reganto de la Rusia Imperio, kaj lia edzino Alix de Hesio-Darmstadt, carino Aleksandra Fjodorovna.
Anastasija Nikolajevna Romanova | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Анастасия Николаевна Романова | |||||
Naskiĝo | 18-an de junio 1901 en Peterhof | ||||
Morto | 17-an de julio 1918 (17-jaraĝa) en domo Ipatjev | ||||
Mortis pro | Hommortigo vd | ||||
Mortis per | Pafvundo vd | ||||
Tombo | Katedralo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo vd | ||||
Religio | Rusa Ortodoksa Eklezio vd | ||||
Lingvoj | rusa • angla • franca vd | ||||
Loĝloko | Alexander Palace • Carskoje Selo vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Romanov-Holstein-Gottorp vd | ||||
Patro | Nikolao la 2-a de Rusio vd | ||||
Patrino | Alix de Hesio-Darmstadt vd | ||||
Gefratoj | Olga Nikolajevna Romanova, Tatjana Nikolajevna Romanova, Marija Nikolajevna Romanova kaj Aleksej Nikolajeviĉ Romanov vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Infanoj | sen valoro vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aristokrato vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Anastasia estis pli juna fratino de la granddukinoj Olga, Tatjana kaj Marija, kaj estis pli maljuna fratino de Aleksej Nikolajeviĉ, kronprinco de Rusio. Ŝi estis ekzekutita kun sia familio en eksterjuĝa mortigo per membroj de la Ĉeka, la bolŝevisma sekreta polico, la 17-an de julio 1918 en Jekaterinburg.