Anatolij Gonĉarov

soveta kaj rusa esperantisto
(Alidirektita el Anatolij GONĈAROV)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Anatolo (Anatolij Jevgenjeviĉ) Gonĉarov, ruse Анатолий Евгеньевич Гончаров (naskiĝis la 8-an de septembro 1940[1] en Siberio, Sovetunio, mortis la 11-an de februaro 2022[1] en Brjansk) estis rusa doktoro pri kemio, ano de la Internacia Sciencista Kolegio de AIS San-Marino, senatano de la Esperanta Civito kaj korespondanto de la magazino Monato.

Anatolij Gonĉarov
Persona informo
Naskiĝo 8-an de septembro 1940 (1940-09-08)
Morto 11-an de februaro 2022 (2022-02-11) (81-jaraĝa)
en Brjansk
Mortokialo COVID-19
Lingvoj Esperantorusa
Ŝtataneco RusioSovetunio
Familio
Edz(in)o Irina Gonĉarova
Infano Svetlana Gonĉarova
Okupo
Okupo esperantisto
TTT
Retejo https://web.archive.org/web/*/http://anatolog.narod.ru/
vdr

Li estis ankaŭ profesia esperantisto kaj fondinto de la Junulara Esperanto Movado en Sovetio (1964) kiu komence nomiĝis Adresaro de Junaj Esperanto-Aktivuloj (AJEA). En 1966 dum la unua konferenco apud Moskvo AJEA estis alinomita al Sovetia Esperantista Junulara Movado (SEJM), kies unua kaj revena prezidanto li poste estis. Li ankaŭ estis iama estrarano de ASE kaj iama komitatano de TEJO.

Biografio redakti

Anatolij Gonĉarov esperantistiĝis en 1958 dum la studentaj jaroj, kiam li jam komencis esplori la literaturon en Esperanto kaj elskribi interesajn uzojn de vortoj kaj gramatikaĵoj. Li estis la kreinto de kelkaj Esperanto-kluboj, inkluzive de la Moskva Esperanto-klubon "Lev Tolstoj". Li multe okupiĝas pri tradukado kaj instruado de Esperanto.

En 1960 li ekinstruis Esperanton kaj ĝis 1980 instruis ĉiujare.

En 1987, dum la perestrojka periodo, kiam eblis i.a. profesie enspezi pro Esperanto-agado li forlasis sian karieron kaj iris al Moskvo por profesie instrui Esperanton. Tio daŭris ĝis 1991, kiam Sovetunio finiĝis.

Ekde la komenco de lia Esperanto-vivo, li dum pli ol 50 jaroj kompiladis kolekton de citaĵoj kun la uzoj de la sufikso -UM, eldonita kiel bitlibro sub la titolo “Tiu ĉumalofta sufikso -UM[2],

Persone redakti

Filino de Gonĉarov, Svetlana Gonĉarova, estas denaska esperantistino. Ŝi defendis en Moskvo magistran disertacion pri esperantologia temo.

Vidu ankaŭ redakti

Molekuloj (libro)

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Laŭ "Esperanto", aprilo 2022, paĝo 94
  2. (eo) “Tiu ĉumalofta sufikso -UM”: nova libro senpage elŝutebla ĉe UEA", Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 952 (2021-05-15)