Anatolij Karpov

rusa ŝakisto

Anatolij Evegenieviĉ KARPOV (ruse Анатолий Евгеньевич Карпов; naskiĝis la 23-a de majo 1951 en Zlatoust, Soveta Unio) estas elstara ŝakisto. Li estis la ŝakmondĉampiono de 1975 ĝis 1985 kaj la FIDE ĉampiono de 1993 ĝis 1999.

Anatolij Karpov
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1951 (1951-05-23) (72-jaraĝa)
en Zlatousto
Lingvoj hispanarusa
Ŝtataneco RusioSovetunio
Alma mater Economics Faculty of Saint Petersburg State University
Okupo
Okupo ŝakisto • politikistoverkistoĵurnalisto • membro de la ŝtata Dumao
TTT
Retejo http://aekarpov.com/
vdr

Karpov lernis ludi ŝakon kiam li estis kvarjaraĝa. Li rapide pliboniĝis, kaj iĝis kandidatmajstron kiam estis dekunujaraĝa. Instruita de Miĥail Botvinnik, Karpov iĝis la plej juna soveta ŝakmajstro en historio en 1966, kiam estis deksesjaraĝa.

En 1969 li gajnis la infanan ŝakmondĉampionadon en Stokholmo.

En 2015 apogis rusan anekson de Krimeo. Post la invado de Rusio en Ukrainion estis sankciigita de EU. Marte 2022 Internacia Federacio pri Ŝako suspendis lian titolon ambasadoro.

Esperanto redakti

 

En la simultana ŝakludo kiu okazis en Pola Sejmo (Parlamento) proponita de Tadeusz Cymański pola parlamentano favora por Esperanto kaj ankaŭ nomata la plej bona ŝakisto en Sejmo, Anatolij Karpov venkis ĉiujn krom parlamentano Cymański.