Anatolij Gonĉarov

soveta kaj rusa esperantisto
(Alidirektita el Anatolo Gonĉarov)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Anatolo (Anatolij Jevgenjeviĉ) Gonĉarov, ruse Анатолий Евгеньевич Гончаров (naskiĝis la 8-an de septembro 1940[1] en Siberio, Sovetunio, mortis la 11-an de februaro 2022[1] en Brjansk) estis rusa doktoro pri kemio kaj profesia esperantisto.

Anatolij Gonĉarov
Persona informo
Naskiĝo 8-an de septembro 1940 (1940-09-08)
Morto 11-an de februaro 2022 (2022-02-11) (81-jaraĝa)
en Brjansk
Mortokialo COVID-19 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperantorusa
Ŝtataneco Rusio
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Irina Gonĉarova Redakti la valoron en Wikidata
Infano Svetlana Gonĉarova Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo https://web.archive.org/web/*/http://anatolog.narod.ru/
vdr

Familio

redakti

Anatolij Gonĉarov esperantistiĝis en 1958 dum la studentaj jaroj, kiam li jam komencis esplori la literaturon en Esperanto kaj elskribi interesajn uzojn de vortoj kaj gramatikaĵoj. Li estis la kreinto de kelkaj Esperanto-kluboj, inkluzive de la Moskva Esperanto-klubon "Lev Tolstoj". Li multe okupiĝis pri tradukado kaj instruado de Esperanto. Ekzemple, li estas kuntradukinto de la libro Defendi la pacon, preventi nuklean militon: Proponoj de Soveta Unio en la Dua Speciala Sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN pri malarmado (1982).

En 1960 li ekinstruis Ĉe-metode kaj ĝis 1990 instruis ĉiujare, krom paŭzo en 1980-1987 jaroj[2].

Li estis kunfondinto de la Junulara Esperanto-Movado en Sovetio (1964) kiu komence nomiĝis Adresaro de Junaj Esperanto-Aktivuloj (AJEA). En 1966 dum la unua konferenco apud Moskvo AJEA estis alinomita al Sovetia Esperantista Junulara Movado (SEJM), kies unua kaj revena prezidanto li poste estis (1972-1974).

Ankaŭ li estis estrarano (1979-1989) kaj vicprezidanto (1988-1989) de ASE kaj gvidanto de ties scienc-teknika komisiono, vicprezidanto de SEU (1989-1990), senatano de la Esperanta Civito (2002-2011); aŭtoro de pluraj artikoloj aperintaj en Esperantaj gazetoj[3] kaj iama komitatano de TEJO.

En 1987, dum la perestrojka periodo, kiam eblis i.a. profesie enspezi pro Esperanto-agado li forlasis sian karieron kaj iris al Moskvo por profesie instrui Esperanton. Tio daŭris ĝis 1991, kiam Sovetunio finiĝis.

Ekde la komenco de lia Esperanto-vivo, li dum pli ol 50 jaroj kompiladis kolekton de citaĵoj kun la uzoj de la sufikso -UM, eldonita kiel bitlibro sub la titolo “Tiu ĉumalofta sufikso -UM[4].

Anatolo Gonĉarov forpasis la 11-an de februaro 2022 en Brjansk (Ruslando) pro la koronviruso COVID-19[5].

Persone

redakti

Filino de Gonĉarov, Svetlana Gonĉarova, estas denaska esperantistino. Ŝi defendis en Moskvo magistran disertacion pri esperantologia temo.

Vidu ankaŭ

redakti

Molekuloj (libro)

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti