La Anda penelopoAnda jakuo (Penelope montagnii) estas birdospecio de la familio Kracedoj, kie ĝi apartenas al la jakua subfamilio de Penelopenoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Anda penelopo
Anda penelopo ĉe naturrezervejo Janakoĉa (Ekvadoro)
Anda penelopo ĉe naturrezervejo Janakoĉa (Ekvadoro)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Subfamilio: Penelopenoj
Genro: Penelope
Specio: P. montagnii
Penelope montagnii
(Bonaparte, 1856)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuado redakti

Tiu birdospecio loĝas ĉe altaj teroj ĝangalaj (1,500 m super marnivelo kaj pli alte ĝis 3,900) de Andoj, el Venezuelo kaj Kolombio tra Ekvadoro kaj Peruo sude al Bolivio kaj eble al plej nordokcidenta Argentino,[1], kie ĝi estis registrita inter Casas Viejas kaj la rivero Trigohuaico, en nordo de Salta.[2]

Aspekto redakti

 
Kapa detalo

Tiuj estas mezgrandaj birdoj, ĉirkaŭ 40-58 cm longaj kaj pezaj ĉirkaŭ 500-840 gramojn.[3] Ili estas longkorpaj kun fajnaj koloj kaj malgrandaj kapoj, kaj similaj laŭ formo al meleagroj sed pli sveltaj kaj elegantaj. La plumaro estas ĝenerale bruna kun blankecaj bordoj ĉe plumoj de la kapo, kolo kaj brusto, kio havigas punktecan aspekton; la dorso montras bronzecajn nuancojn. Ĝi havas ruĝan mentonsakon kaj ruĝecajn krurojn.[4] Estas bluecgriza ĉirkaŭokula nuda haŭtaĵo inter du larĝaj blankaj bordoj ĉefe ĉe malantaŭokulo komponitaj de plumobordoj. Ankaŭ la beko estas nigrecgriza.

Ĉe la kolekto Conover de la Muzeo Field, estas hipopigmenta ina specimeno de la subspecio atrogularis kaptita la 20an de decembro de 1929 ĉe Pucará (okcidenta Ekvadoro). La frunto, mentono kaj supra ĝorĝo retenas la normalan koloron kaj la malantaŭa parto de la korpo estas nuance strieca roz-sablokolora; aliloke la plumaro estas blanka. La irisa koloro ne estis registrita, kio malhelpas determini ĉu estas kazo de albinismoleŭcismo. Leŭcismo estas pli ofte vidata en birdoj – ĉefe ĉe tiaj markitaj kazoj –, kaj hipopigmentaj kracedoj estas raraj dekomence. Tiu particulara birdo havas eluzitajn plumojn; antaŭ ties morto ŝajne ĝi estis tenita en kaĝo dum iome da tempo, supozeble por esti montrata kiel rara specimeno.[5]

Ekologio kaj statuso redakti

Ili estas arboloĝantoj de nubarbaroj; movoj de tiu kracedo estas ofte asociaj al la migrado de armeformikoj kiujn la birdo kutime sekvas. La nesto estas konstruita en arbo, kaj la ino demetas ununuran ovon ĉiun reproduktan sezonon. Oni observis du plenkreskulon kun junulo en Ekvadoro fine de Junio.[6]

Tri el kvar birdoj de la nomiga subspecio, kolektitaj a 29an de Majo ĉe la rivero Balcones (balkonoj) ĉe Guasca, estis dum mudo ĉe vosto. La vostomudo startas ekstere kaj progresas internen, dum la malnovaj vostoplumoj estas ŝanĝataj laŭ alternaj paroj.[7]

Ĝi suferas pro habitatodetruo, ŝajne malkapabla elteni senarbarigon, kaj ankaŭ ĉasata pro manĝo. Tamen la Anda penelopo havas ampleksan teritorion kaj tiele ĝi ne estas tutmonde minacata.[8]

Pro ties altitudina teritorio, ĝi povus esti tuŝita de habitatofragmentado longdaŭre. Estas malmulta informo pri ties ĝenerala populacio, sed ĝi loĝas en kelkaj protektitaj areoj ene de sia teritorio. Ekzemple, ĝi povas troviĝanti en la valo Kokora en Kindio kaj en la protektita arbaro de Kimbaja en Risaraldo en Kolombio, kaj en la naturrezervejo Janakoĉa de Ekvadoro.

Subspecioj redakti

Oni konas 5 subspeciojn de Penelope montagnii:[9]

Notoj redakti

  1. BLI (2008)
  2. Chébez, J.C. (2009): Otros que se van. Fauna argentina amenazada. 545 pp., Ed. Albatros, Buenos Aires, Argentina
  3. http://www.zootierliste.de/en/?klasse=2&ordnung=209&familie=20902&art=21103461
  4. Rodríguez Mahecha, J.V, Hughes, N., Nieto, O. & Franco, A.M. (2005). Paujiles, Pavones, Pavas & Guacharacas. Bogotá: Conservación Internacional.
  5. Blake (1955), Terres & NAS (1980)
  6. Cisneros-Heredia (2006)
  7. Blake (1955)
  8. Cisneros-Heredia (2006), BLI (2008)
  9. Clements, J. F. 2007. The Clements Checklist of Birds of the World, 6th Edition. Cornell University Press. Elŝutebla el Cornell Lab of Ornithology

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti