Andaluzia Esperanto-Unuiĝo

regiona esperanista organizaĵo en Andaluzio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Asociación Andaluza de Esperanto, do Andaluzia Esperanto-Asocio, tamen nun esperantlingve nomata Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, estas regiona esperantista organizaĵo en Andaluzio, suda Hispanio. Ĝi estis fondita de José Garzón Ruiz en San Fernando (Provinco Kadizo) en 1910. La nuna sidejo estas en Malago kaj laŭ la stato fine de 2021 la prezidanto estas Ángel Arquillos López. La asocio eldonas la periodaĵon Gazeto Andaluzia, kies redaktoro laŭ la stato fine de 2021 estas José María Rodríguez Hernández - la gazeto estas presita papere (en la urbo Kordovo) kaj estas atingebla ankaŭ rete.[1]

Andaluzia Esperanto-Unuiĝo
esperanto-organizaĵo
Komenco 1910 vd
Lando(j) Hispanio vd
Fondinto(j) José Garzón Ruiz vd
vdr

La unuiĝo funkcias kadre de la Hispana Esperanto-Federacio kaj proksime kunlaboras kun regionaj esperantistaj organizaĵoj en la aliaj Aŭtonomaj Komunumoj de Hispanio samkiel kun organizaĵoj en aliaj eŭropaj regionoj.

Andaluza Kongreso de Esperanto estas Esperanto-kongreso okazigita ĉiujare de la Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, foje koincide kun la Hispana Esperanto Kongreso.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti