Andimeŝk, (perse اندیمشک‎) estas urbego, kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Ĥuzestano, en sudokcidenta Irano.

Andimeŝk ·
urbo de Irano • urbego
Administrado
Lando  Irano
Provinco Mazandarano
Demografio
Loĝantaro 240 113  (2022) [+]
Geografio
Geografia situo 32° 27′ N, 48° 21′ O (mapo)32.451548.353416666667Koordinatoj: 32° 27′ N, 48° 21′ O (mapo) [+]
Alto 176 m [+]
Horzono UTC+03:30
Andimeŝk · (Irano)
Andimeŝk · (Irano)
DEC
Andimeŝk ·
Andimeŝk ·
Situo de Andimeŝk ·

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Andimeshk [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Andimeŝk situas ĉe piedoj de Zagros-montaro 131 kilometrojn de la provinca ĉefurbo Ahvazo, 235 kilometrojn de la havenurbo Abadano (kaj proksimume de la Persa Golfo), 388 kilometrojn de Esfahano, 458 kilometrojn de la ĉefurbo Teherano [1].

Historio redakti

Andimeŝk unue aperis en formo "Adamŝahr" (Krokodilurbo) en argilaj kojnotabuloj de Mezopotamio, ja tiu loko situis en rando de la praa Mezopotamio. Poste ĝi estis nomita "Andamaska" aŭ "Andimaska", kun la signifo "amaso da butero". Ĉirkaŭ antaŭ Kristo 640 la asirianoj atakis kaj detruis la plenan regionon, denova detruo okazis en la 7-a jarcento fare de araboj. En la 19-a jarcento francaj arkeologoj trovis restaĵojn el la praaj tempoj, poste angloj trovis naftojn kaj komenciĝis la nova glora epoko de la regiono. Dum la Pahlavi-dinastio estis konstruitaj la fervojo (en 1929) kun diversaj industriaĵoj, ekzemple aluminia uzino. La urbo estis deklarita urbo en 1956, iom pli frue la olea dukto estis konstruita al Teherano.

Ekonomio redakti

Andimeŝk estas la primara komerca centro por norda Ĥuzestano kaj unu el la ĉefproduktantoj de agrikulturaĵoj en Irano. La urbego ankaŭ havas grandan kotonan tekstilmuelilon kaj aliajn industriajn uzinojn.

Digo redakti

25 kilometrojn norde de Andimeŝk oni konstruis digon por krei akvorezervujon en 1963. Tio helpas al la agrikulturo.

Trafiko redakti

Andimeŝk estas signifa haltejo de la Trans-Irana Fervojo, kie ŝanĝiĝas varoj, materioj, produktoj. Ankaŭ ĉefŝoseo inter Teherano kaj Ahvazo trafas la urbegon.

Klimato redakti

Andimeŝk situas en duonarida klimato (BSh) laŭ Klimata klasifiko de Köppen kun ekstreme varmaj someroj kaj mildaj vintroj. La meza jara pluvokvanto estas 384 mm. Inter junio-septembro ne pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 24 °C, somere rekorde ofte estas pli ol 50 °C.

Fontoj redakti

  • interalie WikiTrans

Eksteraj ligiloj redakti

  • [http:// Oficiala retejo] (perse)