Andor Bálint, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bálint Andor estis hungara biologo, genetikisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Büchler [buĥler].

Andor Bálint
Persona informo
Naskonomo Büchler Andor
Naskiĝo 21-an de majo 1920 (1920-05-21)
en Tiszavárkony
Morto 16-an de majo 2006 (2006-05-16) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo biologobotanikisto • genetikisto • plant breeder • universitata instruisto
vdr

Andor Bálint[1] naskiĝis la 21-an de majo 1920 en Tiszavárkony, li mortis la 16-an de majo 2006 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Andor Bálint frekventis bazlernejon en Szentmártonkáta, li maturiĝis en gimnazio en Jászberény en 1938, pli poste li studis en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József, kiun la trudlaboro interrompis. Fine li akiris diplomon en 1946. Li plulernis en Agrarscienca Universitato en la studjaro 1946, kie li akiris plian diplomon pri genetiko en 1947. Post siaj studoj li laboris en esplora instituto en Budapeŝto. Li doktoriĝis en la Agrarscienca Universitato en 1948, en la sekva jaro li akiris plian pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány. Inter 1949 kaj 1954 li havis postenon en la Ministerio pri agrikulturo (Hungario), intertempe li kandidatiĝis en 1952. Li estis nomumita vicrektoro kaj katedrestro en 1953. Inter 1954-1985 li estis katedrestro en kampuso en Gödöllő. Li doktoriĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio en 1969. En 1990 li emeritiĝis, tamen li instruis plu ĝismorte. Li ricevis premiojn inter 1972-2006. Li havis edzinon, sed en 1985 li vidviĝis.

Liaj disertaĵoj redakti

  • Túlfejlődés diploid és tetraploid paradicsomhibridekben és a heterózis elmélete (1948)
  • A kukoricanemesítés egyes elméleti, módszertani kérdései (1969)

Elektitaj libroj redakti

  • Kertészeti növénynemesítéstan. Bevezetés a növénynemesítésbe. (studenta lernolibro, 1951)
  • Öröklés és származástan alapjai (1964, poste plurfoje, ankaŭ hispane en 1981)
  • A mezőgazdasági növények nemesítése (studenta lernolibro, 1966, 1976)
  • A növénynemesítés alapjai (studenta lernolibro, 1967)
  • A gazdasági növények produkció genetikája (1977, angle en 1984)

Elektitaj artikoloj redakti

  • Adatok a kukorica szelektív termékenyüléséhez (1958)
  • A heterózis elméleti kérdései (1962)
  • Gazdasági növényeink produkciógenetikája (1977)
  • Physiological Genetics of Agricultural Crops (1984)

Fontoj redakti

Referencoj redakti