Andor Festetics (aktoro)

Grafo Andor Festetics [feŝtetiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Festetics Andor estis hungara aktoro, teatrestro. Lia nobela antaŭnomo estis tolnai.

Andor Festetics
Persona informo
Naskiĝo 26-an de novembro 1857 (1857-11-26)
en Dunaharaszti
Morto 25-an de marto 1929 (1929-03-25) (71-jaraĝa)
en Dunaharaszti
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungara reĝlando vd
Profesio
Okupo aktoroverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andor Festetics [1] naskiĝis la 26-an de novembro 1857 en Dunaharaszti. Li mortis la 25-an de marto 1929 en Dunaharaszti.

Biografio redakti

Andor Festetics frekventis samtempe universitaton kaj aktoran akademion. Li komencis la aktoradon laŭ pseŭdonomo Tolnai Andor en Kolozsvár inter 1880 kaj 1884, dume li edziĝis. Baldaŭe li ricevis rolojn en diversaj urboj, fine en 1887 li estis aktoro kaj sekretario de Nacia Teatro (Budapeŝto). Inter 1896-1900 li estis tie teatrestro, poste inspektoro de provincaj teatroj.

Li ankaŭ kontribuis kaj tradukis. Li ricevis la titolon „eterna membro de Nacia Teatro” en 1909.

Memorigiloj redakti

strato en Dunaharaszti

Roloj (elekto) redakti

Liaj prezentitaj teatraĵoj redakti

  • Kiadó lakás (Loĝejo luata), komedio - (1888)
  • Új szomszédság (Nova parenceco), komedio - (1891)

Fontoj redakti