Andor Halasi [halaŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Halasi Andor Ernő estis hungara kritikisto, juĝisto, tradukisto.

Andor Halasi
Pentraĵo pri Andor Halasi fare de Lajos Tihanyi
Pentraĵo pri Andor Halasi fare de Lajos Tihanyi
Persona informo
Naskiĝo 25-an de marto 1883 (1883-03-25)
en Nyíregyháza
Morto 18-an de marto 1969 (1969-03-18) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Infano Mária Halasi
Okupo
Okupo tradukistokritikistoadvokatojuĝisto
vdr

Andor Halasi[1] naskiĝis la 25-an de marto 1883 en Nyíregyháza, li mortis la 19-an de marto 1969 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Andor Halasi devenis el juda familio. Li akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1906, poste li estis kritikisto, foje redaktoro. Liaj kontribuoj aperis ekzemple en Népszava. Li publikadis ankaŭ dum la Hungara Sovetrespubliko, tial post la falo li povis kontribui plu en provinco, ĉefe en Miskolc. Ekde 1930 li estis juĝisto en Budapeŝto. Intertempe li tradukis de William Makepeace Thackeray, Oscar Wilde, Charles Dickens. Li pensiuliĝis kiel juĝisto en 1950, sed poste li denove kontribuis. Li dufoje edziĝis pro eksedziĝo en 1924, lia dua edzino naskis filinon en 1931.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Japánország (studoj, 1905)
  • Az utolsó álom (teatraĵo, prezentita en Gaja Teatro, 1919)
  • Élő irodalom (skizoj, kritikoj, 1920)
  • Irodalom és kritika (elektitaj kritikoj, 1955)
  • A jövő felé (elektitaj kritikoj, 1964)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti