KOLOZSVÁRI Andor (pr. koloĵva:ri andor) estis hungara scenarlibretisto, grafikisto naskita en Koloĵvaro la 6-an de decembro 1900 kaj mortinta en Budapeŝto la 1-an de oktobro 1982.

Andor Kolozsvári
Persona informo
Naskonomo Klein Andor
Naskiĝo 6-an de decembro 1900 (1900-12-06)
en Kluĵo
Morto 1-an de oktobro 1982 (1982-10-01) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo scenaristoaktoroverkisto • dramaturgo • filmreĝisoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Andor Kolozsvári unue lernis belarton en Belarta Altlernejo de Budapeŝto, poste li iĝis desegnisto ĉe la gazeto Képes Világ en 1918. Li estis afiŝisto kaj pentristo. De 1923 li studis en la artakdemio de Munkeno, kie li projektis afiŝojn por teatroj kaj filmoj, poste li iĝis kunlaboranto de filmista grupo de Géza Bolváry. Post sia reveno en 1926 al Hungario li laboris kiel grafikisto. Li gajnis premiojn en Berlino (1925) kaj Parizo (1928) en afiŝkonkursoj. De 1936 li verkis scenarlibretojn. Laŭ siaj propraj informoj li estis aŭtoro de 75 filmoj. Post 1945 li estis dramaturgiisto de Magyar Film Rt. (MAFIRT), de 1950 de Honvédfilm.

Verkaĵoj (elekto) redakti

  • Sportszerelem (1936, skeĉo, verkisto kun Miklós Lőrincz);
  • Katyi (1942, író);
  • Egy nagy nép útja (1948, dokumento, reĝisoro, verkisto);
  • A Magyar Néphadsereg Színháza (1952, dokumento, reĝisoro, verkisto);
  • Gerolsteini kaland (1957, verkisto kun György Szinetár laŭ opereto de Jacques Offenbach);
  • Szabadíts meg a gonosztól! (1978, aktoro);
  • Igazolatlan éjszaka (1983, verkisto)

Fontoj redakti