András Batta [andrAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Batta András estas hungara muzikhistoriisto, altlerneja instruisto, violonĉelisto.

András Batta
Persona informo
Naskonomo Batta András
Naskiĝo 30-an de septembro 1953 (1953-09-30) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo muzikhistoriisto • universitata instruisto • historiisto
vdr

András Batta [1] naskiĝis la 30-an de septembro 1953 en Budapeŝto.

Biografio redakti

András Batta frekventis mezlernejan konservatorion en sia naskiĝurbo, inter 1972–1977 en Muzikartan Altlernejon Ferenc Liszt. Li akiris diplomojn pri violonĉela instruisto en 1977, pri muzikologio en 1979. En la lernojaro de 1978 li estis studento de Universitato de Vieno helpe de stipendio. Ekde la sekva jaro li estis asistanto de la Muzikarta Altlernejo, en 1990 li atingis la instruan rangon docento, en 2002 katedrestro. Inter 2004 kaj 2013 li estis rektoro. Intertempe en 1987 li doktoriĝis, en 1998 li akiris sciencan gradon PhD, en 2001 habilitiĝo okazis. Li estis ankaŭ ĉefredaktoro inter 1996-2002. Li ricevis premiojn inter 1994-2014.

Li edziĝis en 1981, lia edzino naskis filojn en 1986 kaj 1988.

Elektitaj muzikologiaj verkoj redakti

  • disertaĵo: Liszt szimfonikus költeményei és a jövő zenéje (1979)
  • Richard Strauss (1984)
  • Álom, álom, édes álom... Népszínművek, operettek az Osztrák-Magyar Monarchiában, ankaŭ germane Träume sind Schäume... Die Operette in der Donaumonarchie (1992)
  • Az improvizációtól a szimfonikus költeményig: A sajátos formavilág a karaktertípusok kialakulásának kevésbé figyelembe vett aspektusa Liszt Ferenc zenéjében PhD-disertaĵo (1998)
  • Operakalauz (ankaŭ en pluraj lingvoj, 1999)
  • A Zeneakadémia, Budapest 100 éves épülete. Az intézmény rövid története Liszt Ferenctől Ligeti Györgyig (2007)
  • Marton Éva. A mennyei hang. Budapest, 2013. Helikon. (ISBN 9789632274737)

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-02-24. Alirita 2019-02-24.