BENKŐ András (benkeo:) estis rumanuja hungara muzikhistoriisto naskita en Feiurdeni la 21-an de januaro 1923 kaj mortinta en Kluĵo la 9-an de aprilo 2001. Li estis la patro de muzikologino Judit Benkő.

András Benkő
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1923 (1923-01-21)
en Feiurdeni
Morto 9-an de aprilo 2001 (2001-04-09) (78-jaraĝa)
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Familio
Infano Judit Benkő
Okupo
Okupo muzikhistoriisto
vdr

Biografio redakti

La mezlernejon András Benkő komencis en Aiud, sed 1944 li finis en Kluĵo la pedagogian liceon. En 1950 li akiris diplomon de muzikinstruisto en la muzikaltlernejo de Kluĵo, poste tie iĝis profesoro de muzikhistorio. Ekde 1977 li estis doktoro de muziksciencoj (disertacio: Bartók kaj România). Li esploris precipe la muzikan pasintecon de Transilvanujo. Li publikis nekonatajn datojn pri la muzika vivo en 16-a jarcento de Beszterce, li konatigis manuskriptajn muziklibrojn (kolekto de Almási Sámuel el 1823-71, kantoj de Csokonai en manuskriptkolektoj de Koloĵvaro ktp.).

Volumoj redakti

  • Bartók Béla romániai hangversenyei (1970);
  • A Bolyaiak zeneelmélete (1975);
  • A Seprődi János válogatott zenei írásai és népzenei gyűjtése (1974).
  • Zenetudományi írások (1977, 1980) (redaktoro).
  • Zenei Kislexikon, 1983.

Bibliografio redakti

Fontoj redakti