András Csáki [andrAŝ ĉAki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csáki András estis hungara klasika gitaristo, muziklerneja kaj altlerneja instruisto.

András Csáki
András Csáki
András Csáki
Persona informo
Naskiĝo la  16-an de junio 1981(nun 1981-06-16)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo klasika gitaristo
vdr
András Csáki

András Csáki[1] naskiĝis la 16-an de junio 1981 en Budapeŝto.

Biografio redakti

András Csáki en la aĝo de 11 komencis gitaradi en muziklernejo, poste li studis en muzikarta mezlernejo en sia naskiĝurbo, pli poste en simila lernejo de Győr, fine li akiris diplomon en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt en 2007. Lia majstro estis József Eötvös (gitaristo). Li ankaŭ akiris sciencan gradon DLA en 2014. Intertempe en la studjaro 2012 li faris bakalaŭrajn studojn en la Universitato de Suda Kalifornio kiel disĉiplo de en:Scott Tennant, en:William Kanengiser, en:Brian Head (composer) kaj en:Pepe Romero. Csáki recitalis jam en pluraj kontinentoj. Inter 2005 kaj 2014 li instruis en la muzikarta mezlernejo, ekde 2010 en la Muzikarta Universitato, ekde 2011 en Scienca Universitato de Szeged. En 2005 li gvidis majstrokurson en Dallas (Teksaso), poste en aliaj urboj. Ekde 1997 li havis bonajn rezultojn en muzikkonkursoj, iom poste li ricevis muzikpremiojn kaj stipendiojn.

Fontoj redakti

Referencoj redakti