Malfermi la ĉefan menuon

András FÁY [andrAŝ fAi], laŭ la hungara skribmaniero Fáy András estis hungara verkisto, politikisto, ano de Hungara Scienca Akademio. Li estis unu el la plej agemaj figuroj de la tiutempa Hungarujo.

András Fáy András

András Fáy naskiĝis la 30-an de majo 1786 en Hungara reĝlando, en Kohanóc (nuntempa Kochanovce en Slovakio). Li mortis la 26-an de julio 1864 en Pest (urbo).

BiografioRedakti

András Fáy devenis el riĉa bienula kaj nobela familio. Li frekventis lernejojn precipe en Sárospatak. Li eklaboris en la ŝtata administrado en Pest en 1804, poste en Vác. Ekde 1807 li verkadis. En 1818 forlasis tiun laboron kaj hejmenvenis por estri la bienon, krome li dediĉis sian tempon ankaŭ al literaturo. Lia domo iĝis grava renkontejo de la literaturistoj, ekzemple Pál Szemere, Karolo Kisfaludy, Mihály Vitkovics, Mihály Vörösmarty. En 1823 denove iris al Pest, kie pli frue, ol István Széchenyi komencis la agadon por la reformoj. En 1832 li edziĝis, sed jam pli frue ŝia fianĉino naskis jam filon. En 1835 oni elektis lin parlamentano. Li estis unu el la fondintoj de Societo Kisfaludy kaj li estis ties unua direktoro inter 1837-1841. En 1840 li fondis ŝparkason, kies posteulo estas la nuntempa plej granda banko de Hungario. En 1848 simile al István Széchenyi li ne aliĝis al la revolucio sed post la fiasko li denove iĝis grava figuro. inter 1929-1964 ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto)Redakti

  • Bokréta - debutaĵo - 1807
  • Fáy András eredeti meséi és aforizmái (Originaj fabeloj kaj aforizmoj de András Fáy) 1820
  • Régi pénzek - teatraĵo
  • A Bélteky ház - romano 1832
  • A két Báthory (Ambaŭ Báthory) historia dramo 1827
  • Fáy András szépirodalmi összes munkái (Ĉiuj verkoj de András Fáy) 8 volumoj 1843-1844
  • Nőnevelés (Edukado de virinoj) 1841

En Esperanto aperisRedakti

MemorigilojRedakti

FontojRedakti