András Görömbei

András Görömbei [andrAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Görömbei András estas hungara literaturhistoriisto, kritikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2010).

András Görömbei
Persona informo
Naskiĝo 5-an de februaro 1945 (1945-02-05)
en Polgár
Morto 30-an de junio 2013 (2013-06-30) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • kritikisto
vdr

András Görömbei [1] naskiĝis la 5-an de februaro 1945 en Polgár (urbo).

Biografio redakti

András Görömbei frekventis universitaton en Debrecen inter 1963-1968. Post lernado li ekinstruis en gimnazio de Hajdúböszörmény. Ekde 1970 li instruis jam en universitato de Debrecen, kie li estis katedrestro en 1992. En la sekva jaro li iĝis ankaŭ vicrektoro. Li estis gastoprofesoro en Helsinko kaj Vieno. Li ricevis premion Kossuth en 2000, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • A csehszlovákiai magyar irodalom 1945–1980 (La hungara literaturo en Ĉeĥoslovakio inter 1945–1980), (1982)
  • A hetvenes évek romániai magyar irodalma (Hungara literaturo de la 1970-aj jaroj en Rumanio), (1983)
  • Napjaink kisebbségi magyar irodalma (Minoritata hungara literaturo de la nuntempo) (1993)
  • Sándor Csoóri (2003)

Fontoj redakti