András Ghiczy

(Alidirektita el András Giczy)

GHICZY András (giczi), aŭ GHYCZY, GHICZI, GÉCZY, GÉCZI estis hungara grandbienhavinta magnato, transilvanuja tronpretendanto.Li naskiĝis  ? kaj mortis en Fogaraŝo en fino de decembro 1614.

Biografio redakti

Inter 1590 kaj 1600 András Ghiczy estis fortikaĵkapitano de Munkács. Li servis la reganton Gabrielo Báthori, de kiu li ricevis grandegajn donacbienojn. Ekde 1608 li estis kapitano de Várad. En la komenco de la jaro 1612 Báthori sendis lin misie al turka sultano. Je nomo de malkontentuloj de Transilvanujo li petis la tronon al si. La fortikaĵojn Jenő kaj Lippa li promesis al sultano kaj pluse anstataŭ 10 000 florinoj li promesis 15 000 florinojn kiel jarimposto. Li ricevis la apogon. Li revenis kune kun turka akompano kaj kun armeoj de vojevodo de Valaĥio, li unuiĝis kun saksoj, sed la 16-an de oktobro 1612 en la batalo ĉe Földvár Báthori disbatis liajn trupojn. Li fuĝis Hungarujon. En 1613 Báthori indulgis al li, alprenis al si, sed li plue laboris kontraŭ la reganto. Li estis la organizinto de murdo de Báthori. La nova reganto Gabrielo Bethlen la 10-an de decembro 1614 en Sibio kaptigis lin kaj la kapitano de Fogaras, János Balling laŭ scio de la reganto ekzekutigis lin.

Fonto redakti