András Kósa (aktoro)
András Kósa [andrAŝ kOŝa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kósa András estis hungara aktoro, voĉoaktoro.
András Kósa | |
---|---|
András Kósa en 1961 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de novembro 1934 en Budapeŝto |
Morto | 7-an de aprilo 2001 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
András Kósa[1][2] naskiĝis la 19-an de novembro 1934 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de aprilo 2001 en Budapeŝto.
Biografio redakti
András Kósa maturiĝis en teknika mezlernejo, poste li estis simpla laboristo. En 1957 lia anonco estis akceptita en "vilaĝteatro," post monatoj li akiris aktoran statuson (memoru: depost la Hungara revolucio de 1956 pro la formigrantoj estis granda manko pri personoj). Plej ofte li ludis en komikaĵoj. De 1960 li ludis en malgrandaj teatroj, kvazaŭ kabaredoj. Li ricevis ankaŭ filmajn rolojn, same rolojn en distraj programoj de Hungara Televizio.
Liaj teatraj roloj (elekto) redakti
- William Shakespeare: Romeo kaj Julieta - Paris
- Albert Szirmai: Mágnás Miska - grafo Mixi
- Viktor Jacobi: Leányvásár - Fritz
- Mihály Eisemann: Fiatalság, bolondság - Artur
- Károly Nóti: Nyitott ablak - leŭtenanto
- Gábor Vaszary: Az ördög nem alszik - Nick
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Fiatalokért (mallonga filmo, 1961)
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Serge Gainsbourg, Luis Rego, Will Ryan[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto) redakti
- A nagy fény (1966) – aŭtoposedanto
- Egy óra múlva itt vagyok (serio, 1971) – Hauser (ĉefleŭtenanto)
- Kölcsönlakás (1984) – Attila
- Aranyoskáim (1996)