András Kertész

Hungara lingvisto

András Kertész [andrAŝ kertEs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kertész András, (malofte Kertész András Lajos) estas hungara lingvisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2010).

András Kertész
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1956 (1956-03-08) (68-jaraĝa)
en Debrecen
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Debrecen
Familio
Patro Andor Kertész
Okupo
Okupo lingvisto
TTT
Retejo http://web.t-online.hu/andraskertesz/angol1.htm
vdr

András Kertész [1] naskiĝis la 8-an de marto 1956 en Debrecen.

Biografio redakti

András Kertész frekventis universitaton en sia naskiĝurbo inter 1976-1981, poste tuj li eklaboris samloke en la universitato. En 1983 li edziĝis baldaŭe havanta 2 gefilojn. Li estis katedrestro inter 1994-2001, poste li ricevis diversajn gravajn taskojn en la universitato. Li doktoriĝis en 1983 en la universitato, en 1996 en MTA. Li ofte instruis ankaŭ en germanaj universitatoj, ĉar li okupiĝas precipe pri la germana lingvistiko. Li ricevis premiojn en 1988 kaj 2003.

Verkaro (elekto) redakti

  • Die Modularität der Wissenschaft. Konzeptuelle und soziale Prinzipien linguistischer Erkenntnis (1991)
  • Nyelvészet és tudományelmélet (2001)
  • Cognitive Semantics and Scientific Knowledge. Case Studies in the Cognitive Science of Science (2004)
  • Data and Evidence in Linguistics: A Plausible Argumentation Model (2012)

Fontoj redakti