András Szőts (oficiro)
András Szőts [andrAŝ sOĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szőts András estis hungara oficiro, aktoro. Lia nobela antaŭnomo estis incseli [inĉeli].
András Szőts | |
---|---|
András Szőts | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 4-an de aŭgusto 1881 en Kolozsvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 26-an de junio 1919 en Budapeŝto (Hungara Sovetrespubliko) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | soldato • aktoro |
András Szőts[1] naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1881 en Kolozsvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Cluj en Rumanio), li mortis la 26-an de junio 1919 en Budapeŝto.
Biografio redakti
András Szőts maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris aktoran diplomon en Akademio pri Teatro en 1906. Tamen li iĝis profesia rezerva oficiro, samtempe aktoro. Li batalis dum la 1-a mondmilito kaj li ricevis armean ordenon. En la pli pacaj tempoj li estis membro de Nacia Teatro (Budapeŝto). Li aliĝis al la fiaska kontraŭrevolucio dum la Hungara Sovetrespubliko. Li estis kaptita kaj mortis en la Parlamentejo (Budapeŝto) (supozeble li estis murdita).
Liaj teatraj roloj (elekto) redakti
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - titolrolo
Memorigiloj redakti
- memortabulo en la Parlamentejo (2016)