András Tasnádi Kubacska

András Tasnádi Kubacska [andrAŝ taŝnAdi kubaĉka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tasnádi Kubacska András estis hungara geologo, paleontologo, arkeologo, muzeologo, muzeestro. Lia patro estis András Kubacska.

András Tasnádi Kubacska
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1902 (1902-04-28)
en Budapeŝto
Morto 30-an de marto 1977 (1977-03-30) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro András Kubacska
Patrino Etelka Fellner
Okupo
Okupo geologo • paleontologo • arkeologo • muzeologo
vdr

András Tasnádi Kubacska[1] naskiĝis la 28-an de aprilo 1902 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de marto 1977 en Budapeŝto.

Biografio redakti

András Tasnádi Kubacska maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis en Reĝa Universitato de Budapeŝto (1920-1925) kaj Sendependa Ekonomia Fakultato (1925-1932). En 1924 li akiris diplomon, post 2 jaroj li doktoriĝis, sed inter 1927-1929 li studis ankaŭ en Vieno. Jam en 1931 li eklaboris kiel muzeologo en la Hungara Nacia Muzeo, post longa laboro li establis ekspoziciojn. Inter ili la plej fama estis serio de dioramoj: "Vivaĵoj en Afriko", kiu plene neniiĝis dum la Hungara revolucio de 1956. Inter 1950-1973 li estis muzeestro de Geologia Muzeo (Budapeŝto), poste li pensiuliĝis. Li estis la unua hungaro, kiu okupiĝis pri malsanoj de prabestoj (paleopatologio), tiu ago portis akademian doktoriĝon en 1960. En 1969 li establis ekspozicion en koridoroj de la geologia instituto. Li ankaŭ esploris jardekojn en Ipolytarnóc, kie oni trovis paleontologiaĵojn. Li ricevis akademian premion en 1963.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Die Grundlagen der Literatur über Ungarns Vertebraten-Paläontologie (1928)
  • Paleobiológiai vizsgálatok Magyarországból (1932)
  • Báró Nopcsa Ferenc kalandos élete (1938, 1945)
  • A mondák állatvilága (1939, 1958)
  • Gyűjtés hegyen-völgyön (1941, 1966)
  • Természetvédelem hazánkban (1954)
  • Nagy magyar természettudósok (1958)
  • Paleopathológia I. Az ősállatok pathológiája (1960)
  • Az ősvilág fejlődéstörténete (1963)
  • Az élővilág fejlődéstörténete (1964)
  • Ásványok (1974, 1985)

Fontoj redakti

Referencoj redakti