András Vikár [andrAŝ vikAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vikár András estas hungara arkitekto, altlerneja instruisto. Lia patro estis László Vikár.

András Vikár
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1953 (1953-08-26) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro László Vikár
Okupo
Okupo arkitekto
vdr
András Vikár en 1981

András Vikár[1] naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1953 en Budapeŝto.

Biografio redakti

András Vikár maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, li ankaŭ ludis per transversa fluto, fine li akiris arkitekturan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1978. Liaj ĉefinstruisto estis Zoltán Farkasdy. Inter 1978-1995 li laboris en ŝtata arkitektura entrepreno. Intertempe en 1986 li studvojaĝis en Danio kaj li kontaktiĝis kun en:Henning Larsen. Depost la socialismo en 1991 li fondis privatan atelieron. Li ofte prelegas en la teknikuniversitato. En 2004 li akiris sciencan gradon DLA. Li ricevis premiojn inter 1988-2012. Li havas edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti

  • aŭtobusa stacidomo (kunarkitekto, 1986-1988)
  • loĝkvartalo Szilas (1996-2003)
  • konstruaĵoj Graphisoft (1998-2007)
  • nova loĝkvartalo en Káposztásmegyer (2001-2004)
  • kontora domo "Corner" (2001-2007)
  • ĉefsidejo MVM (2006-2008)
  • kontora domo "EGIS" (2006-2008)
  • loĝdomo Simplon B (2007-2009)
  • ĉefsidejo de ŝoforoj (2007-2011)
  • sidejo Allianz (2008-2010)

Fontoj redakti

Referencoj redakti