André-Michel Essoungou

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

André-Michel ESSOUNGOU (Kampalo, Ugando) estas verkisto, iama ĵurnalisto kaj nune politika konsilisto de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko. Ekde 2009 li plenumis diversajn postenojn en la internacia organizo kaj ekde Junio 2014 pri la Alta Komisionano pri Homaj Rajtoj.[1]

André-Michel Essoungou
Persona informo
vdr

Li iam laboris kiel eksterlanda korespondanto ĉe la Monda Servo de BBC kaj Radio Francio Internacia. André-Michel estas aŭtoro de du libroj pri politiko de internacia justico en Afriko kaj pri la rigardo fare de la okcidentaj amaskomunikiloj al afrikaj enlandaj militoj. Li magistriĝis pri politika scienco el la Universitato de Ĝenevo en Svisio.[2]

Li informis pri Kanado, Usono, Tanzanio, Ugando, Demokrata Respubliko Kongo, Francio, kaj Svisio. Liaj artikoloj estis publikigitaj en The New York Times, Le Monde Diplomatique, Libération kaj aliaj.[1]

Lia teksto "Afriko moviĝas - Rajtoj de la homo kaj … de la popoloj" aperis en Esperanto en kolektiva verko Kien Afriko en la 21-a jarcento?.[3]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 ANDREMICHEL ESSOUNGOU En The Alliance, Alirita la 23an de Julio 2021.
  2. André-Michel Essoungou En Observer Research Foundation, Alirita la 23an de Julio 2021.
  3. Kien Afriko en la 21-a jarcento?, Monda Asembleo Socia (MAS) kaj Le Monde diplomatique en Esperanto, 2010, 157 paĝoj, ISBN 978-2-918300-39-7 (= MAS-libro 46).