André BRAHIC ([ãdrE braIK] ; naskiĝis en 1942 en Parizo, mortis la 15-an de majo 2016 en Parizo) estis franca astronomo, fizikisto kaj astrofizikisto. Li esti konata kiel malkovrinto de la ringoj de Neptuno.

André Brahic
Persona informo
André Brahic
Naskonomo André Fernand Brahic
Naskiĝo 30-an de novembro 1942 (1942-11-30)
en 12-a arondismento de Parizo
Morto 15-an de majo 2016 (2016-05-15) (73-jaraĝa)
en 13-a arondismento de Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée Voltaire • Scienca Fakultato de Parizo • Universitato Parizo-Diderot vd
Profesio
Okupo astrofizikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo planedoscienco vd
Doktoreca konsilisto Michel Hénon vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li laboras en la komisariato pri la atoma energio, estas profesoro en la Universitato Parizo 7 de 1978, kaj direktoro de la laboratorio "Gamma-gravitation" dependanta de la UFR pri fiziko. Li, notinde, laboris kun Évry Schatzman kaj Michel Hénon pri la supernovaoj, la teorio de kaoso, la dinamiko de la galaksioj, la planedaj ringoj kaj la formiĝo de la sunsistemo, pri kio li estas unu el plej granda nuna fakulo.

Li estas ankaŭ fakulo pri esploro de la sunsistemo per kosmosondiloj. Li intersesiĝis pri la ringoj de la gigantaj planedoj kaj malvolvis unu el la ĉefaj modeloj de la ringoj de Saturno.

En 1984, kun William Hubbard kaj aliaj, li malkovris la ringojn kaj arkojn de ringoj de Neptuno, kvin jaroj antaŭ ties konfirmo per fotadoj fare de la kosmosondilo Voyager 2.

De 1991, André Brahic aniĝas en la teamon de bildigo de la kosmosondilo Cassini, kiu alvenis apud Saturnon la 1-an de julio 2004. La misio, kiu devis daŭri kvar jarojn estis plidaŭrigita ĝis 2019, kaj André Brahic devas resti ano de la Cassini-a teamo ĝis 2021.

Honoroj redakti

Li ricevis en 2001 la Karl Sagan Medalon[1] por publika komprenigo pri sciencoj, kaj en 2006 la Premion Jean Perrin[2] por scienca popularigo de la Franca societo de fiziko.

La asteroido 3488 Brahic ricevis lian nomon[3].

Bibliografio redakti

Noto kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Video-prelegoj (franclingvaj)