André Fabre

franca lingvisto

André Fabre (naskiĝis la 28-an de oktobro 1932 kaj mortis la 27-an de julio 2009) estis franca lingvosciencisto, fakulo pri korea historio, kaj profesoro ĉe la Instituto Nacia de Orientaj Lingvoj kaj Civilizoj (Institut national des langues et civilisations orientales). Li estis pioniro de esplorado de korea civilizo, kiu ludis gravan rolon en la evoluon de studado de ĉiuj aĵoj koreaj en Francujo.

André Fabre
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1932 (1932-10-28)
en Perpinjano
Morto 27-an de julio 2009 (2009-07-27) (76-jaraĝa)
en Perpinjano
Lingvoj francakoreaNordĉina dialektarojapanarusakatalunaokcitana
Ŝtataneco Francio
Alma mater École nationale des langues orientales vivantes
Okupo
Okupo lingvisto • koreanologist • universitata instruisto
vdr

Inter 1963 kaj 1968, Fabre loĝis en Koreujo por pliprofundigi sian scion de tiu nacio. Post lia reveno, li fondis lernejon de korea studado ĉe la Instituto Nacia de Orientaj Lingvoj kaj Civilizoj. Li estas aŭtoro de multaj artikoloj kaj tradukoj, kiuj temas pri Koreujo. Krom la korea, li studis ĉinan, japanan, kaj rusan por uzi tiulingvajn historiajn dokumentojn pri Koreujo.

Li estis honora profesoro ĉe la Universitato de Kizilorda en Kazaĥujo.

Fabre kapablis paroli per lingvoj kataluna kaj okcitana.

Verkoj redakti

  • La Grande Histoire de la Corée (La Granda Historio de Koreio), éd Favre, 1988 (ISBN 2-8289-0366-4)
  • Le Coréen sans peine (Korea sen doloro), méthode Assimil, 1999,
  • Manuel de coréen (Manlibro de korea), avec Seung-Ja Shim, 2001

Referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas traduko de samtema artikolo en Franca Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti