Andrés INIESTA (prononco [anˈdɾes iˈnjesta], naskiĝis la  11-an de majo 1984(nun 1984-05-11), do nun 39-aĝa) estas hispana futbalisto. Li kiel membro de la hispana nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, kaj en la 116-a minuto de la ĝis tiam nedecidita finalo kontraŭ la nederlanda teamo atingis decidan unuan matĉan golon, kiu igis la hispanan teamon monda ĉampiono. En la sama pozicio li ankaŭ partoprenis en la matĉoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, de la Futbala Mondpokalo 2014 kaj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "6". Ekster naciaj matĉoj, li ekde la jaro 1996, unue en junula teamo, ekde 2001 en la dua kaj 2002 la unua profesia vira teamo, estas futbalisto de la klubo FC Barcelona.

Andrés Iniesta
Persona informo
Naskonomo Iniesta Andres Suarez
Naskiĝo 11-an de majo 1984 (1984-05-11) (39-jaraĝa)
en Fuentealbilla
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Centre educatiu privat Jesuïtes Sarrià - Sant Ignasi
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo https://www.andresiniesta.es
https://www.andresiniesta.es/en/
https://www.andresiniesta.es/ja/
vdr

Eksteraj ligiloj redakti