André Masson

(Alidirektita el Andre Masson)

André-Aimé-René MASSON (naskiĝinta 4-an januaro, 1896 - mortinta 28-an oktobro, 1987) estis franca artisto.

André Masson
Persona informo
Aliaj nomoj Masson, Andre
Naskiĝo 4-an de januaro 1896 (1896-01-04)
en Balagny-sur-Thérain
Morto 28-an de oktobro 1987 (1987-10-28) (91-jaraĝa)
en 4-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj
Memorigilo André Masson
Familio
Infano Diego Masson
Okupo
Okupo pentristo • gravuristo • skulptisto • dezajnisto • desegnisto • ilustristo
Verkoj Q2997931
vdr

Masson naskiĝis en Balagny-sur-Thérain, proksime al Senlis en Pikardio, sed kreskis en Belgio. Li studis arton en Bruselo kaj Parizo. Li batalis por Francio en la Unua Mondmilito kaj estis serioze vundita.

Femme tourmentée, 1942

La pli malfruaj verkaĵoj de Masson montras intereson pri kubismo. Li pli malfrue kuniĝis kun Superrealismo, kaj li estis unu el la plej entuziasmaj uzintoj de aŭtomata desegnado, farinte nombron da aŭtomataj verkaĵoj per plumo kaj inko. Masson ofte trudis sin labori sub severajn kondiĉoj, ekzemple, post longaj periodoj de tempo sen nutraĵo aŭ dormo, aŭ sub la influoj de drogoj. Li kredis je trudi sin en reduktitan staton de konscio helpus lian arton esti libera el racia kontrolo, kaj tiel proksimiĝus al la funkciadoj de lia subkonscia menso.

Ekde ĉirkaŭ 1926 li eksperimentis per ĵeti sablon kaj gluaĵon sur kanvaso por fari oleajn pentraĵojn bazitajn ĉirkaŭ la formoj kiuj formiĝis. Antaŭ la fino de la 1920-aj jaroj, tamen, li ektrovis aŭtomatismon iome restriktanta, kaj li forlasis la superrealisman movadon kaj turnis sin anstataŭ al pli strukturita stilo, ofte produktinte verkaĵojn kun perforta aŭ erotika temo, kaj farinte nombron da pentraĵoj en reago al la Hispana Enlanda Milito (li kuniĝis denove kun la Superrealistoj dum la fino de la 1930-aj jaroj).

Sub la okupado germana de Francio dum la Dua Mondmilito, lia verko estis kondamnita per la Nazioj kiel degenerinta. Kun la helpo de Varian Fry en Marsejlo, Masson eskapis la nazia reĝimo sur ŝipo al la franca insulo Martiniko, el kie li kontinuis per iri al Usono. Je alveno en Novjorko, Usono, doganaj oficistoj inspektinte la pakaĵojn de Masson, trovis kaŝitan aron de liaj erotikaj desegnaĵoj. Denuncinte ilin kiel pornografia, ili disŝiris ilin antaŭ la okuloj de la artisto.

Loĝinte en New Preston, Konetikuto, liaj verkaĵoj fariĝis grava influo je amerikaj abstraktaj ekspresionistoj. Post la milito, li reiris al Francio kaj ekloĝis en Aikso Provenca kie li pentris nombron da pejzaĝoj.