Giovanni Andrea ALCIATO (1492-1550) estis itala memorlibristo, juristo, humanisto, helenisto, latinisto kaj profesoro pri Juro. Li renomiĝis pro sia erudicio, literaturo pri juro kaj lecionoj en pluraj eŭropaj universitatoj. Ĉar li vivis grandan parton de sia vivo en Francio, li estas rigardata kiel la fondinto de la franca skolo pri juraj homsciencoj, kies partianoj reagis kontraŭ la Komentistojn, havis ĝeneralan malŝaton pri la mezepoko kaj kredis ke nenio bona povas veni el ĝi.

Andreas Alciatus
(1492-1550)
itala juristo kaj humanisto.
itala juristo kaj humanisto.
Persona informo
Naskiĝo 8-a de majo 1492
en Alzate Brianza, apud Milano  Italio
Morto 12-a de januaro 1550
en Pavio,  Italio
Etno Italoj vd
Lingvoj renesanca latinoitalalatinafranca vd
Alma mater Universitato de Pavio
Universitato de Bolonjo
Universitato de Ferrara
Universitato de Bourges
Universitato de Avinjono
Profesio
Okupo juristohistoriisto • universitata instruisto • verkisto vd
Aktiva dum 1516–1550 vd
Verkado
Verkoj Emblemata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li estis filo de riĉa komercisto Ambroĝo Alciati kaj Margherita Landriani. En Milano li ricevis sian bazan edukon ĉe la renoma humanisto Aulus Gianus Parrasius (1470-1522). Tie li ricevis lecionojn pri la greka ĉe Giovanni Lascaris (1445-1534). Ambaŭ profesoroj kaŭzis longedaŭran efikon sur lia kariero kiel advokato, juristo kaj universitata profesoro. Nuntempe lia famo sidas ĉefe sur lia invento de la renesanca emblemo.

Alĉiato ricevis altnivelan edukon en la Universitatoj de Pavio (1507-1510), Bolonjo (1511-1514) kaj post en Ferrara (1515-1516), kie li ricevis sian doktoriĝon pri civila kaj kanona juro en la 18-a de marto 1516. Li transloĝiĝis al Francio kaj tie li instruis en Avinjono kaj pli malfrue en Bourges, laŭ invito de Francisko la 1-a kiu vizitadis kelkajn el liaj lecionoj. Poste li reiris al Italio por instrui en la Universitatoj de Pavio (1533-1537), Bolonjo (1537-1542) kaj Universitato de Ferrara (1542-1546) laŭ invito de Herkulo la 2-a d'Este (1508-1559) kaj poste denove en Pavio inter 1546 kaj 1550.

En 1520 Alĉiato konatiĝis kun Bonifacius Amerbach (1495-1562) kiu konektis lin kun Desiderius Erasmus. En 1521 la papo Leono la 10-a (1475-1513) iĝis lin palatina grafo kaj la duko de Milano Francisko Sforza (1495-1535) indikis lin al la milana senato. En 1546 li rifuzis la kardinalecon donitan al li de la papo Paŭlo la 3-a (1468-1549) sed anstataŭe li akceptis la postenon kiel apostola protonotario. Li mortis en la 21-a de januaro 1550 kaj lia funebra monumento erektiĝis en la Preĝejo de Sankta Epifania, en Milano, sed en 1773 li estis translokita al la Universitato de Pavio kie ĝi restas ĝis la hodiaŭa tago.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti