Andrea Gibson
Andrea GIBSON (naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1975) estas poeto kaj aktivisto, kiu loĝas en Boulder, Koloradio. La poezio de Gibson ĉefe temas pri sociseksaj normoj, politiko, socia reformo kaj la problemoj de GLAT-uloj en la hodiaŭa socio.
Andrea Gibson | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 13-an de aŭgusto 1975 en Calais | ||||
Morto | 14-an de julio 2025 (49-jaraĝa) en Longmont | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Ovaria kancero ![]() | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Alma mater | Saint Joseph's College of Maine (en) ![]() ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | Mark Gibson ![]() | ||||
Patrino | Shirley Gibson ![]() | ||||
Gefratoj | Laura Gibson ![]() | ||||
Edz(in)o | Megan Falley (mul) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto aktivulo ![]() | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Persona vivo
redaktiGibson ekkreskis en Calais, Majno. Gibson estas la infano de Mark kaj Shirley Gibson, kaj havas unu fratinon, Laura, kiu menciiĝas en la poemo de Gibson kun la nomo 'Titanic'. Gibson ekkreskis en baptisma hejmo kaj iris al Saint Joseph's College of Maine. Poste Gibson translokiĝis al Nov-Orleano kun sia koramikino. En 1999 ili translokiĝis al Boulder, Koloradio.
Gibson ankaŭ uzas la nomon Andrew. Gibson uzas seksneŭtralajn pronomojn kaj skribis multajn poemojn pri sociseksa identeco, kiel "Swing set" kaj "Andrew".[1]
Diskaro
redakti- Bullets and Windchimes (2003)
- Swarm (2004)
- When the Bough Breaks (2006)
- Yellowbird (2009)
- Flower Boy (2011)
- Truce (2013)
Libroj
redakti- Pole Dancing to Gospel Hymns (2006)
- The Madness Vase (2012)
- Pansy (2015)