Andrea Malek
Andrea Malek, laŭ hungarlingve kutima nomordo Malek Andrea estas hungara aktoro kaj kantisto. Ŝia patro estis Miklós Malek (pli aĝa), patrino Mária Toldy, frato Miklós Malek (pli juna).
Andrea Malek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de marto 1968 (56-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1989) |
Familio | |
Patro | Miklós Malek (pli aĝa) |
Patrino | Mária Toldy |
Frat(in)o | Miklós Malek (pli juna) |
Edz(in)o | Walter Lochmann (en) (2009–2017) Gábor Princz (en) (1993–2000) |
Okupo | |
Okupo | aktoro kantisto |
TTT | |
Retejo | http://www.malekandrea.hu |
Andrea Malek[1] naskiĝis la 13-an de marto 1968 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiAndrea Malek frekventis muzikan bazlernejon, poste muzikartan mezlernejon en sia naskiĝurbo, kie ŝi ricevis pianlecionojn. Ŝi akiris diplomon en Teatroarta Altlernejo en 1989. Jam dum la studentaj jaroj ŝi havis teatrajn rolojn. En 2016 ŝi fondis duopon, kie ili kantis ankaŭ hungarajn popolkantojn. Ŝi ricevis premiojn inter 1991-2002. Ŝi unue edziniĝis en 1994 kaj naskis 2 filojn, due en 2009 kaj naskis filinon. Pro la dua edzo ŝi ofte vivis en Vieno inter 2009-2017.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- Mennyből a telefon - Clementina (Operetoteatro (Budapeŝto))
- Játszd újra, Sam (1987, Gaja Teatro)
- Evita - titolrolo (1988–1993)
- Chicago - Roxie Hart (1989, 2001)
- Nyomorultak - Fantine (1990)
- Hello, Dolly! - Ermengarde (1989)
- Macskák - Grizabella (2007, Teatro Madách)
Elektitaj televiziaj roloj
redakti- Alpesi történet (1989)
- Szomszédok (serio, 1989–1993)
- Ketten Párizs ellen (serio, 2015)