Andrea Petrik
Andrea Petrik, laŭ hungarlingve kutima nomordo Petrik Andrea estas hungara aktoro.
Andrea Petrik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de junio 1985 (39-jaraĝa) en Temerin |
Lingvoj | serba • hungara |
Ŝtataneco | Serbio Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (2005–2009) |
Familio | |
Edz(in)o | Márton Pallag (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Andrea Petrik[1][2] naskiĝis la 27-an de junio 1985 en Temerin (Jugoslavio).
Biografio
redaktiAndrea Petrik apartenis al la hungara minoritato en Jugoslavio. En sia aĝo 15 ŝi venis en Hungarion kaj maturiĝis en aktora gimnazio en Szentes, poste ŝi studis jaron en aktorstudio de Nova Teatro (Budapeŝto), pli poste ŝi akiris aktoran diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2009. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Géza Hegedűs D kaj László Marton (reĝisoro). Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro Radnóti kaj tiutempe ŝi akiris ankaŭ hungaran ŝtatanecon. Ekde 2016 ŝi estis individua aktoro kaj ne ligiĝis al teatrejo. Tiam ŝi havis rolojn en pluraj teatroj, ankaŭ en filmoj. Ekde 2019 ŝi estis membro de Gaja Teatro. Ŝi ricevis aktorajn premiojn inter 2008-2013. Ŝi edziniĝis kaj naskis filon en 2020.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare: Makbeto - Lady Macbeth
- Nikolaj Gogol: Malvivaj animoj - Sofja Ivanovna
- Anton Ĉeĥov:
- Tri fratinoj - Nataŝa
- Platonov – Apátlanul - Sofja Jegorovna
- Henrik Ibsen: Hedda Gabler - titolrolo
- Bertolt Brecht:
- Trigroŝa opero - Jenny/Lucy
- Baal - Sophie Dechant
- Patrino Courage kaj ŝiaj infanoj - Kattrin
- Jenő Heltai:
- Naftalin - Ilka
- A tündérlaki lányok - Manci
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Londoni Au Pair (mallonga filmo, 2009) – Andi
- Kincsem (2017) – Klara von Oettingen
- Heartsnatcher (2020) - Klementina