Andreas BÖRNER (naskiĝinta en la 21-a de januaro 1673 en Rudisleben, mortinta la 19-an de majo 1728 en Arnstadt), estis germana orgenisto.

Andreas Börner
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1673 (1673-02-09)
Morto 19-an de majo 1728 (1728-05-19) (55-jaraĝa)
Okupo
Okupo orgenisto
vdr
La Wender-orgeno en la Bach-kirko de Arnstadt kie ne Johann Sebastian Bach estis la unua orgenisto - kiel oni ofte aŭdas - sed Börner!

Kariero redakti

Lia patro Martin Börner deĵoris 26 jarojn kiel standardoportisto en la princa armeo. Li ricevis verŝajne muzikan trejnadon subtenatan fare de la kortego. En la 18-a de novembro 1695 Börner edziĝis al Maria Elisabeth Herthum kaj havis kvin infanojn kun ŝi. Ŝi mortis en 1706.

Post kvazaŭa finfaro de la Wender-orgeno en la Nova kirko de Arnstadt li tie dungitis en la 1-a de januaro 1702 kiel provizora orgenisto. Sed jam antaŭe li ofte ludis tie: kontrakto kun la mühlhausen-aj orgenfarantoj pri la orgenkonstruo faritis jam en oktobro 1699, sed la finkonstruo daŭris relative longe. Li iĝis krome orgenisto de la Kirko Nia kara sinjorino. En la 14-a de aŭgusto 1703 Johann Sebastian Bach li iĝis kantoro de la Nova kirko.

Li devis de tempo al tempo anstataŭi sian bopatron Christoph Herthum ĉe la Supra kirko en Arnstadt kaj krome muzikis en la Kortega kapelo en Arnstadt.

Konkurenco enurba redakti

Post la baldaŭa foriro de Johann Sebastian Bach el Arnstadt en 1708 iĝis kverelo inter Börner kaj Ernst Bach pri la sekvo kiel kantoro de la Nova kirko. Börner korekte substrekis siajn pli intiman konon de la Wender-orgeno kaj pli longan okupiĝon pri muziko ĝenerale. Favore, ĉar tio pli kortuŝis la decidontojn, al Ernst Bach tamen estis ties malbona financa stato. Ambaŭ devis aperi antaŭ la kortega kapelestro Gleitsmann kaj provludi, kaj ambaŭ brilis. Solvo estis ke Börner deklaris sin preta resti ĉe la Virgulino-kirko sub la kondiĉo de pli bona salajrado kaj ne plu ambicii la gloron de kantoreco de ĉe Nova kirko.

Post la morto de Christoph Herthum en 1710 Börner fariĝis ties posteulo kiel oficiala urba orgenisto. Tiun funkcion li plenumis ĝismorte. En la 24-a de novembro 1712 li edziĝis ankoraŭfoje, al Anna Elisabeth Kühn kun kiu li havis du infanojn. Lia 26-jarojn daŭrinta agado kiel orgenisto ĉe diversaj orgenoj de Arnstadt faritis ĉiam je la plej granda kontento de la komunumanoj.

Literaturo redakti

Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 212

Eksteraj ligiloj redakti

Gazeta artikolo pri Börner, de 2011.[rompita ligilo]